Kontakto

Kontakto estas revuo por tiuj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj, popoloj, kulturoj kaj socioj. Kontakto-n legas gejunuloj (kaj ĉiuj, kiuj sentas sin juna) el ĉ. 90 landoj, ankaŭ kunlaborantoj venas tra la tuta mondo. Speciale por komencantoj parto de tekstoj aperas en la lingvoj „facila“ kaj „tre facila“. Kontakto estas unu el la plej bele ilustritaj E-revuoj. Ĝin eldonas kunlabore TEJO kaj UEA, kun 6 numeroj jare. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n automate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA-kotizperantorekte ĉe UEA (prezoj varias depende de la lando). Eblas ankaŭ kolektivaj abonoj (ekde 6 ekzempleroj) kun rabato de 40%!

Kontakto en Vikipedio

Numeroj de 2010

Kutime ĉiu numero de Kontakto havas sian temon, aŭ emfazon, sed en ĉiu numero publikiĝas ankaŭ alitemaj materialoj. La temoj de Kontakto 2010 estas:

  • 2010:1. Moderna arto
  • 2010:2. Medicino tradicia kaj scienca
  • 2010:3. Urboj - interesaj kaj impresaj
  • 2010:4. Katastrofo - limdato: 1a de aŭgusto
  • 2010:5.
  • 2010:6.

Numeroj de 2009

  • 2009:1. Kiel obeigi la fajron
  • 2009:2. Senĉeftema
  • 2009:3. Malgrandaj etnoj
  • 2009:4. Senĉeftema
  • 2009:5. Televido
  • 2009:6. Diverstema

Numeroj de 2008

  • 2008:1. Neordinaraj hobioj.
  • 2008:2. Teknologioj kaj scienco.
  • 2008:3. Edukado tra la mondo.
  • 2008:4+5. TEJO 70-jara.
  • 2008:6. Ĉu Mikelanĝelo estis la una surrealisto?

Numeroj de 2007

  • 2007:1. Mitoj.
  • 2007:2. Libero.
  • 2007:3. Misteroj de la mondo.
  • 2007:4. Kune por pli bona mondo.
  • 2007:5. Ekologio.
  • 2007:6. Literaturo.

Numeroj de 2006

  • 2006:1. Kie mitoj kaj realeco interplektiĝas
  • 2006:2. Vegetarismo/bestaj rajtoj
  • 2006:3. Lingvoj
  • 2006:4. Egalaj rajtoj/feminismo, kunlabore kun Konsilio de Eŭropo
  • 2006:5. Tutmondiĝo
  • 2006:6. Amo

Post la eldono de papera numero, per de la reta Jarlibro de UEA en la reto ekhaveblas ankaŭ la reta versio de la revuo por TEJO-membroj kaj ĉiuj Kontakto-abonantoj (bv. enmeti vian salutvorton kaj pasvorton, kaj tiam ĉe la dekstra flanko elektu TEKO-n).

Kunlaborado

Aŭtoroj kaj kunlaborantoj de Kontakto venas el la tuta mondo, kaj oni povas kontribui sian (prefere originalan) artikolon al la revuo. La aŭtoroj ricevas senpagan ekzempleron de la revuo.

Kontakto por blinduloj

Blinduloj kaj malfortvidantoj povas ricevi voĉlegitan eldonon senpage. Necesas sendi du 60-minutajn kasedojn al Elise LAUWEN, Fort Alexanderstraat 16, NL-5241 XG Rosmalen, Nederlando.

Redakcio

Kontakto, Pavel Nikolajevich Mojhajev, ul. Rabochaja 24, kv. Jalta, Krim, UA-98612, Ukrainio
Retpoŝto: kontakto [ĉe] tejo.org aŭ kontakto-red [ĉe] mail.ru
Redaktoro: Paŭlo MOĴAJEV (Ukrainio)
Grafikado: Lucas VIGNOLI REIS (Brazilo)
Korektisto: Aleksandro GALKIN (Rusio/Germanio)

Eldonanto, administrado, abonoj, anoncoj

UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel.: +31 10 436 10 44 Fakso: +31 10 436 17 51 Ret-adreso: uea ĉe co.uea.org.