ProcurarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Manlibro pri Vikipedio subtenata de TEJO
La estraroj de la Flandra Esperanto-Junularo (FLEJA) kaj la Pola Esperanto-Junularo (PEJ) forte kredas je la potencialo de la libera enciklopedio Vikipedio por la plifortigo de Esperantio mem kaj por la disvastigo de Esperanto. Tamen, verki "enciklopedion" sonas al multaj junuloj kiel tasko de grandaj sciencistoj kaj fakuloj. Gravas konvinki junajn esperantistojn ke indas kunlabori; ke iliaj kontribuoj estas tre valoraj. Laŭ niaj spertoj, kvankam en Vikipedio mem ie ja aperas preskaŭ ĉiuj necesaj informoj, por novulo ne estas evidente ekverki. Nek en, nek pri Esperanto. Alivorte: mankas manlibro pri la kialo kaj la kielo de Vikipedio. Ni tiun kreos kaj distribuos senpage, dank'al TEJO kaj malavara hungara mecenato, inter la diversaj landaj asocioj de TEJO. La broŝuro estos presita ĉe la Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno. La projekto havas du ĉefajn celojn:
Kiam membroj de la diversaj landaj asocioj entuziasmiĝos pri Vikipedio, ili kontaktos alilandajn junulojn pri artikoloj kiujn ili verkis, okazos kursoj; ekestos nova dinamismo en la internacia komunumo. Dinamismo kiu aktivigos novulojn kaj allogos interesitojn pri Esperanto. Oni verkis la manlibron kaj ekde komenco de 2007 ĝi estas havebla. Interesitoj povas kontakti Yves Nevelsteen je yves.nevelsteen ĉe esperanto.be |
EntrarNavegaçãoNovos tópicos de fórumContribuições recentes no blog
Monda Kalendaro
|