Darcy (Darsi) ROSS
Komitatano A por la usona landa sekcio
Loĝloko
Lockport kaj Champaign, Ilinojso (illinois)
Naskiĝdato
1990
Profesio/studfako/viva okupo
Mi studas biologion en la Universitato de Ilinojso en Champaign.
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en movado
Gvidi Esperantan klubon en mia universitato, disvastigi konon pri Esperanto en mia universitato, mia hejmurbo, kaj ĉie alia. Mi ankaŭ komencas nun revivigi USEJ-on, kiu estas sekcio de Esperanto-USA.
Ŝatokupoj
Legi, ludi komputilajn ludojn, verki, piedvagi, kajakumi, trinki kafon, ludi kun dombestoj, rigardi filmojn kaj teatraĵojn kaj operojn, aŭskulti muzikon, babili kun geamikoj, ktp ktp.
Kion vi volas atingi (dum oficperiodo)?
Mi volas ke USEJ estu vigla, aktiva, kaj konata. Kiel pli malgranda celo, mi ankaŭ volas ke mia universitata klubo de Ilinojso vivu post mia foriro.
Vivdevizo
Estu afabla, ĉar ĉiuj kontraŭbatalas grandan baron. (Adaptita el diro de Plato)
|