Ĉu via laborado en la Centra Oficejo estis fruktodona?
Se mi devus fari liston de la spertoj kiuj plej multe influis mian vivon, certe la jaro en la CO estus en la unuaj lokoj. Kompreneble en tiu tempo estis kaj bonaj kaj malbonaj momentoj, kaj la konsekvencoj de mia laboro estis foje pozitivaj, foje negativaj, sed tia estas la vivo. Tamen, mi tiom intense vivis tiun jaron, ke mi ne povus bedaŭri ĝin. Ĝenerale mi sufiĉe fieras pri mia laboro, mi vere pensas ke mi utiligis mian plej-bonon kaj pro tio mi ankaŭ multe lernis, ofte per miaj eraroj, ofte de aliaj homoj.
Ĉu tiu laboro plenumis viajn atendojn?
Jes, kaj ne. Fakte, mi estis tiom nova en la movado ke mi komence ne bone sciis kion atendi. Iom helpis min renkontiĝi dum la somero (kiam mi atendis la respondon pri mia kandidatiĝo) kun Alex, la tiama volontulo, kiu rakontis al mi pri la laboro, pri tio, kiuj estas la kutimaj taskoj, ktp. Tamen, aŭdi de alia persono kaj mem travivi estas malsamaj aferoj. Krome, ĉiu homo povas travivi la saman situacion diversmaniere, do mi ne havis klaran bildon pri tio, kio okazos al mi. Ekzemple mi ne sciis kun kiaj homoj mi kunlaboros, kia estos la etoso en la CO kaj en TEJO, ĉu la estraro estos postulema, ĉu la taskaro estos tro peza, enuiga, malfacila aŭ male, estos spaco por mia persona iniciatemo aŭ mi devos simple sekvi ordonojn, ĉu mi ekkonos multajn homojn, ĉu mi ekhavos novajn amikajn rilatojn...
Mi povas diri ke dum tiu jaro forte ŝanĝiĝis mia sinteno rilate al la movado kaj al Esperanto, ĉar tio fariĝis ne plu mia hobio aŭ pasio, sed mia ĉiutaga vivo kaj laboro, kaj mi ankaŭ ekhavis multajn informojn kiujn la "averaĝa" esperantisto (se tiu kategorio entute ekzistas en nia tiom bunta medio) ne havas. Sed, se temas pri ĝenerala atendo de pliriĉiga sperto, laŭ persona kaj labora vidpunktoj, certe tio estis plenumita!
Kiajn spertojn vi ricevis per la volontulado?
Mi lernis multon pri oficeja laboro kaj administrado de organizaĵo. Tio estis io nova por mi, ĉar en miaj antaŭaj volontulaj kaj laboraj spertoj mi ĉefe dediĉis min al la "homa flanko", al enhavo kaj al la fina plenumado de projektoj, dum kutime pri preskaŭ ĉiuj burokrataĵoj okupiĝis aliaj. Ekzemple mi instruis en lernejoj kaj mi gvidis edukajn aktivecojn por gejunuloj, sed ne devis zorgi pri ĉio kio praktike necesas por ke tiuj aktivecoj efektive okazu, peti la permesojn, komuniki kun instancoj kaj partneroj, buĝetumi, serĉi monrimedojn kaj homfortojn, administri aliĝojn kaj financojn ktp. Mi devas konfesi ke je la komenco estis malfacile alkutimiĝi al tiaspecaj taskoj, sed iom post iom mi iĝis pli lerta kaj memstara. Tamen, tio ne signifas ke kiel TEJO-volontulo mi devis okupiĝi nur pri oficejaĵoj. Ankaŭ gravis la komunikado kun la "publiko" kaj kun la aktivularo de TEJO, ĉu per la uzo de la sociaj retoj kaj de la oficiala paĝaro de la organizo, ĉu pere de personaj kontaktoj. Tio donis al mi la eblon interkomuniki kun multaj diversaj homoj el la tuta mondo, kaj trejniĝi pri komunikkapablo. Fakte ne ĉiam la interrilato iris glate: ofte estas miskomprenoj, dueloj inter malsamaj vidpunktoj, polemikoj, kritikoj. Sed tio estas normala efiko de la komunikado, tiom pli en interkultura medio, kaj eĉ se foje kaŭzis frustriĝon, estis bone sperti tion. Mi pensas ke, danke al mia laboro en TEJO, mi gajnis multe da pacienco kaj kapablo kompreni la aliajn, sed ankaŭ kapablo akcepti miajn limojn. Kompreneble estis ankaŭ multaj okazoj kiam komuniki kun la homoj estis simple tute plaĉe!
Kio estas la diferenco inter la taskoj de la salajrata oficisto kaj de la volontulo?
Mi kredas ke ne eblas respondi precize al tiu ĉi demando. Fakte la diferenco estas pli pri la rolo ol pri la specifaj taskoj. Ja estis faritaj kelkaj decidoj kaj interkonsentoj pri la disdivido de la taskoj inter la estraranoj, la oficisto kaj la volontulo, sed oni estas ankaŭ sufiĉe fleksaj pri tio. Nome, la homaj rimedoj estas tiom malmultaj ke oni provas ĉiuj kunlabori surbaze de siaj personaj kapabloj, de la diversaj okazoj, de la momentaj bezonoj kaj disponeblecoj, ktp.
Sed ĝenerale estas tiel ke ĉe la volontulo restas preskaŭ la tuta oficeja laboro (kompreneble, ĉar mi ne estas fizike en la CO), kaj li aŭ ŝi restas la ĉefa kontaktilo kun la publiko (kaj pere de la oficejaj kontakteblecoj, kaj per reprezentado en eventoj). Lia aŭ ŝia tasko estas ankaŭ redakti protokolojn kaj komunikojn. Pri taskoj al kiuj necesas iom pli da sperto, ekzemple subvencipetoj kaj kunordigo de projektoj, normale mi okupiĝas. Mi ankaŭ instruas al la novaj volontuloj ilian laboron, kaj estas konsultita pri multaj informoj, kiujn ili aŭ la estraranoj bezonas. Mi ankaŭ klopodas kolekti informojn kaj materialojn, kaj proponi rimedojn kiuj helpas al la plievoluigo de la organizo. Certe la volontulo estas bonvena kunlabori en ĉiuj agaderoj, sed oni ne povas postuli de li aŭ ŝi jam havi sperton.
Ĉu vi helpas la laboron de la volontuloj de TEJO?
Jes, kiel mi diris mi instruas al ili je la komenco kaj estas ĉiam je la dispono por klarigoj, kiam ekestas nova tasko, aŭ kiam ili havas dubon aŭ problemon. Foje ni faras ion kune, aŭ mi mem faras, se la volontuloj en tiu momento estas superŝarĝitaj per aliaj aferoj. Mi ankaŭ ofte taskas ilin, aŭ memorigas pri la farendaĵoj. Fakte ĉefe komence, la laboro en la oficejo aperas tiom multa kaj konfuziga, ke malfacilas ĉiam memori pri ĉiuj taskoj, do necesas ofte tiaspeca helpo. Tamen mi kutime multe aprezas kiam oni ne pigre demandas ĉion aŭ oni atendas esti taskita, sed almenaŭ provas mem trovi solvon aŭ iniciati ion. Mi ne ŝatas direkti la homojn, kiel instruistino en infanĝardeno, sed volas helpi ilin lerni memstare labori.
Nun estas nova alvoko por sekva volontulo. Ĝis kiam kaj kiel oni povas kandidatiĝi?
Por la nuntempa alvoko, homoj kandidatiĝu ĝis la 30a de majo (tamen oni multe aprezas ne-lastmomentajn kandidatiĝojn!), sendante vivresumon, motivadan leteron kaj prefere rekomendleteron, al
oficejo@tejo.org kaj
gxen-sek@tejo.org. Pli detalaj informoj troveblas en
tiu ĉi paĝo.
Kiajn homojn vi instigus kandidatiĝi?
Homojn laboremajn kaj lernemajn, ĉar en la TEJO-oficejo estas certe multo kaj por fari, kaj por lerni!
SZILVA Szabolcs