Radio Polonia en danĝero

La pola registaro planas ĉesigi la elsendon de Radio Polonia en Esperanto. Klaku "legi pli" por pliaj detaloj.

La adreso de la Esperanto-sekcio de Radio Polonia estas esperanto ĉe polskieradio.pl.

Kontaktadresoj de ambasadejoj troviĝas ĉe

http://www.polandembassy.org/

kaj klaku la butonon "Contact" supre en la paĝo.

Por aŭskulti esperantan elsendon de Radio Polonia, iru al

http://www.radio.com.pl/polonia/audio.asp?rId=11

[La 1an de novembro 2006]

Karaj Gesamideanoj!

Meze de la jaro ŝanĝiĝis la autoritatoj de la Pola Radio Akcia Kompanio. La lauvican fojon ŝanĝiĝis la superuloj de ĝia Poreksterlanda Programo "Radio Polonia". Relative longe ni ne konis la novan programan vizion de la publika radio kaj de Radio Polonia, kies programo estas realigata interkonsente kun la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiau mi devas komuniki kaj informi, ke en tiu ĉi vizio forestas Esperanto Redakcio. Ĝian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola Radio, inkluzive de ĝia Poreksterlanda Programo "Radio Polonia". Cetere temas pri la unusola redakcio, kiu ĉesos ekzisti en Radio Polonia. La menciita projekto estis afiŝita sur la internaj retaj paĝoj de Pola Radio AK, marde posttagmeze, rekte antau la komenciĝantaj festoj de Ĉiuj Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn rimarkojn al la prezidanto de la kompanio, K. Czabanski ĝis la 10-a de novembro.

La novaj radioautoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum la unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri neceso kontraubatali "postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16 jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj autioritatoj signalis estontecan koncepton de nia programo. Lau ĝi al signifa plukonstruo subiĝos programoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, oni enpraktikigos instrukciadon de ĵurnalistoj el Ukrainujo kaj Belorusujo kaj por la ĵus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al ĉi tiuj landoj. Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el la nunjara majo esperanto en ĝi troviĝas. Sed nun la radia projekto ekskludas ĝin. La situacio estas drameca, ĉar la ŝanĝoj estas efektivagataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ĉiuj siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon "ni scias". Mi estis ankau informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio decidos Ministerio por la Elsterlandaj Aferoj. Ĉu tia decido estis efektive alprenita, mi ne scias.

Malgrau ĉio - ŝajnas al mi - ke ne eblas allasi, ke la eventuala malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu seneĥa. Tial mi petas vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondaĵoj direktataj al polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de intereso por ĝia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne ĝian orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU. Gravas - plurfoje esprimita - de niaj auskultantoj opinio, ke niaj elsendoj estas por ili unu el malmultaj au eĉ unusola informfonto pri Pollando, ĝiaj atingaĵoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj Ukrainujo. Ni bezonas ankau similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la prezidanto de PR ĝis la 10-a de novembro nunjare. Ne sufiĉas protesti, ne sufiĉas esprimi sian indignon. Estas necesaj sobraj, trankvilotonaj argumentoj.

Kvankam malfacilas tion konstati, ŝajnas, ke nia redakcio dividos la sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj en diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia rolo de tiuj ĉi elsendoj pri Pollando kaj ĝiaj transformiĝoj. Ĝi estas frapo antautage de la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro L. L. Zamenhof - aparte en la kunteksto de la planta Jubilea Kongreso en la 2009.

Barbara Pietrzak
Esperanto-Redakcio de Pola Radio