Antaŭmendu "Vikipedio, praktika manlibro"

kovriloE@I kune kun TEJO ĵus eldonas novan, duan eldonon de la broŝuro: „Vikipedio, praktika manlibro". Temas pri praktika broŝuro, kiu facile kaj rapide klarigas la ĉefaĵojn de Vikipedio – ekde ĝia historio, tra la uzado ĝis la verkado kaj redaktado de la artikoloj en ĝi.

La broŝuro celas levi pli da atento al la esperant-lingva Vikipedio, pligrandigi nombron de ĝiaj verkantoj kaj redaktantoj – en la libreto estas detale priskribita „vojo" por iĝi plene kapabla redaktanto kun ĉiuj trajtoj.

La libreto estas 40 paĝa, A6-formata, plenkolora, kun lakita 135g papero.

Ĉefe por helpi al ne tro grandaj kaj riĉaj asocioj, unupuloj, eldonejoj – E@I lanĉas antaŭmendan periodon - por la antaŭmendoj la prezo de la broŝuro kostas nur 1,20 EUR/peco – ĉe mendoj ekde 10 ekzempleroj. Ĉe mendoj ekde 100 kaj pli da ekz. prezo estas nur 1,- EUR/peco!

Se vi do volas helpi al E-lingva Vikipedio, lerni iom pri ĝi, fari seminarion pri ĝi, donaci libreton kiel premion por viaj konkursoj... mendu ĝin nun - kontraŭ la antaŭmenda prezo!

La antaŭmenda tempo estas ĝis la 12a de aprilo, post tiu dato la libreto estos vendata jam kontraŭ 3 EUR.

Detalojn pri la manlibro troviĝas ĉe: vikio.ikso.net/ManlibropriVikipedio

Detaloj pri Vikipedio-projekto legeblas ĉe: vikio.ikso.net/Vikipedio

Antaŭmendojn bv. sendadi rete al:

Peter Baláž (Petro) - petro.FORIGU (0) ikso.net
aŭ:
Yves Nevelsteen - yves.nevelsteen.FORIGU (0) gmail.com