LanguagesProcurarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
ijk-a blogo: alvenis!
revenante al hà nội kaj mia unua tago, ĝi estis sufiĉe plenplena: tagmanĝo, ripozeto (tro mallonge ĉar mi malĝuste ŝanĝis la tempon... estas kvin horoj diferenco kun kopenhago), promenado tra la malnova kvartalo, veturado sur motorbicikleto al la mausoleo de ho chi minh kaj poste al la lkk-kunsido. la lkk sub la gvidado de hai ly vere forte laboras por fari sukcesegan ijk-n kaj mi jam povas diri ke iĝos neforgesebla aranĝo. ni hodiaŭ nur interkonatiĝis kaj priparolis la planon por la semajno (krom kunsidoj estas kelkaj renkontiĝoj kun gravuloj kiuj subtenas la ijk-n) - nu, post 14 hora vojaĝo la cerbo ankaŭ ne tro bone funkscias. pro tio mi nun iras dormi! bonan nokton! ;-) ijk-aj blogoj:
|
EntrarNavegaçãoNovos tópicos de fórumContribuições recentes no blog
Monda Kalendaro
|