ijk-a blogo: danceja "traumfabrik"-o

dewla germana kanto "traumfabrik" ("sonĝuzino") estis ludita en dancejo ĉi-tie - sufiĉe amuza sperto, sed plej parte estis vjetnamaj pop-kantoj. hong hanh, respondeculino pri distra programo, kaj minh nguyet, respondeculino pri vespera programo, portis min al loka dancejo ĉi-vespere - bonega sperto (tiuj kiuj konas min scias, ke mi ne tro ofte dancas... laŭ la kanto "dansar aldrig nykter" de la sveda muzikisto magnus uggla) - kiam ni alvenis estis klasikaj dancoj kiel mambo, tango, bostono kaj valzo kaj poste liberaj dancoj. estis eĉ viroj dungita de la klubo kiuj dancis kun virinoj kiuj bezonis dancpartnerojn. interese estas ke ĉi-tie homoj sufiĉe frue foriras kluben vespere (ĉirkaŭ la 20a) kaj ankaŭ frue revenas hejmen (ni foriris je la 22a kaj 30).

la dancado estis bona fino post laborintensa tago kun lkk-kunsido. ni matene detale traktis la programon kun la diversajn programerojn kaj posttagmeze mi faris trejnadon pri kio la lkk-n atendas en la sekvaj du monatoj antaŭ la ijk. mi ege ĝojas ke la lkk bone laboris kaj ke ni multe povis pridiskuti.

post la kunsido mi havis la eblecon denove kunveturi sur la motorbicikleto (estas frenezbontimiga sento ;-)) - thu quynh, la respondeculino pri turisma programo montris al mi la ruĝan riveron - grandega rivero kiu ĉirkaŭfluas hà nội-n - kaj ni iomete veturis en unu el la antaŭurboj de hà nội. tie eblas manĝi serpentojn - ŝajne bongustaĵo (mi bedaŭrinde ne havis eblecon provi). poste ni bonguste vespermanĝis kaj fruktsukumis apud la malnova kvartalo (kun belega vido sur la lago de la redonita glavo).

nun, post tia diversa tago, mi bone povas dormi. :-)

cetere, kelkaj fotoj videblas ĉi-tie: www.flickr.com/photos/david-emil/sets/72157600195815536/

ijk-aj blogoj:
denove bangkok
ĉom ĉom, rambutan, orangutan kaj barbuloj
pri diplomoj kaj testudoj
danceja "traumfabrik"-o
kafo kaj te'... ;-)
alvenis!
survoje al hà nội

fotoj: picasaweb.google.com/wickstroem/HNIKajIjk