IJK 2007 - unua tago

ijk07-logoSaluton!
Mi klopodos raportadi dum kongresaj tagoj el Hanoi, por ke vi cxiuj almenaux iomete eksciu pri kio okazas en cxi-jara IJK.
Estas unua tago, posttagmeza pauxzo nun. Ni antauxtagmeze sukcese malfermis la kongreson. Mi povas diri ke versxajne neniam (certe ne dum lastaj jaroj) la malfermo estis tiel solena. Oni auxdis nacian himnon kaj himnon de Esperantio. Estis multaj gravuloj parolantaj, kaj tio dauxris iom malkutime por IJK-a malfermo. Sed, kiel prezo por pacienco, alvenis tre abunda kaj interesa kultura programo farita de lokaj studentoj (kiuj sekvis kurson de Esperanto en la univerzitato, kaj nun multe helpadas al la organizantoj). Oni povis auxdi belajn kantojn kaj vidi interesajn dancojn. Posttagmeze komencigxas temaj programeroj, kiel kutime, kun ekskurseto vespera al la urbo. Mi esperas ke mi sukcesos raportadi dum venontaj tagoj, kaj eble jam enmeti kelkajn fotojn, sed tion mi ne povas promesi, cxar mi ankoraux ne eksciis laborhorojn de retkafejoj.
Sed nun mi aldonos ankoraux kelkajn, eble ecx pli interesajn detalojn ;)
Hieraux estis kutima alven-tago, kaj estas tre bele kaj agrable vidi ke venas partoprenantoj de ses mondopartoj. Mi devas tuj mencii ke la vetero cxi tie estas suficxe malfacila. Temperaturoj superas 30 gradojn, ecx nokte ne iras multe sub 30 gradoj, sed la humideco estas tre granda. Tio kune kreas vere pezajn kondicxojn por spiri kaj fari ion ajn. Multaj diris ke ne bone dormis (mi konfesas ke mi ankaux), sed ne nur pro la vetero. Estis tre interese vidi ke niaj litoj estas lignaj, sen ia ajn matraco, krom iu vere maldikega (2-3 milimetroj) surmetajxo. Por plejparto certe tio estis iomete malkutima. Sed dormadon ankaux rompigis trafiko, cxar niaj fenestroj estas turnitaj al la strato kiu iras urben, kaj kiu estas tre okupita jam de la 4a horo matene. Kaj cxi tie sxajnas estis kutimo uzi sonorilon, preskaux sencxese, kaj tiam vi povas facile imagi bruon kiu ekestas ;)
Mangxajxoj estas tre interesaj. Ekzemple, post hodiauxa tagmangxo ni havis trinkajxon de kerno de lotus-floro, kiu estas tre bongusta!
Mi devas mencii ankaux ke estas kelkaj dekoj da junaj lokaj Esperantistoj, kiuj estas tre amikemaj kaj babilemaj, cxiam ridantaj kaj pretaj helpi.
Ah, jes, por ne forgesi ankaux - nokta programo finigxas cxirkaux la 23a horo. Do, ne zorgu ke ni ne havos suficxe da tempo por dormi gxis la frumatena trafik-bruo ;)
Mi esperas dauxre raportadi, revenu cxi tien por sercxi novajxojn de la 63a IJK en Hanoi, Vjetnamio.
Varmegajn salutojn sendas al vi
hara

rapida foto-raporto