Eĉ pli da pacienco, bonvolu!

Mi devas konfesi ke intertempe mi ne sukcesis eĉ trakti unu mesaĝon. Post la ferio (tre bona kaj necesa, cetere) atendis pli da laboro. Fakte, la stako kreskis al preskaŭ 1.000! Nun mi finfine antaŭvidas ke mi povos dediĉi plurajn tagojn al Pasporta Servo, sed mi bezonos almenaŭ 10 tutajn seninterrompajn tagojn por trakti ĉion. Do mi bezonos minimume la reston de la monato nur por trakti tion.

Tial mi volas averti jene:

  • Ne resendu vian mesaĝon! Mi sendube ricevis ĝin, mi traktos ĝin, sed ne duobligu mian laboron
  • Mi nun malfruas monaton kompare kun la kutima ritmo. Mi provos fari tiel ke la provlega ekzemplero por la Landaj Organizantoj haveblos komence/meze de decembro, kaj prespretaj dosieroj (kun mapoj) fine de decembro.
  • Se la presejo povos presi kiel kutime en januaro, la libro povus tamen aperi je la kutima momento.

Bonvolu informi aliajn pri tio ĉi laŭeble. Mi informos vin kiam mi scios pli. Mi kredas ke temas pri la unua prokrasto en pli ol dek jaroj da PS-kompilado, do espereble vi pardonos min.

Dankon pro via komprenemo!