LanguagesProcurarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Kulturturisma Semajno en Herzberg - la Esperanto-urbo, 11 - 19 julio 2008 (antaŭ la UK)Inter 11-19 julio antaŭ la UK en Roterdamo ni invitas vin sperti interesan Kultur-turisman Semajnon en Herzberg - la Esperanto-urbo. Atendos vin komunaj ekskursoj, kulturaj prezentadoj, multaj vidindaĵoj en Mez-Germanio. Vi havos varian programon kaj spertos la vivon en la ankoraŭ nova Esperanto-urbo Herzberg. ĉu vi partoprenos la 93an Universalan Kongreson en la jubilea jaro de UEA? Post la antaŭkongresa semajno ni organizos komunan veturadon al Roterdamo. Venu kaj rigardu kion prezentas pri si mem la urbo en Esperanto. Ne forgesu vian fotilon! Herzberg kaj la Esperanto-Centro ofertas vastan servon por la Esperanto-movado dum la tuta jaro. Informojn vi trovos sur nia hejmpaĝo: Pli da informoj aperos sur la nova paĝaro: http://esperanto-urbo.de Ĝis la 31-a de marto ankoraŭ validos favorpreza aliĝkategorio. Bv. baldaŭ aliĝi. (Vi povas fari tion ankaŭ rete per http://ic-herzberg.de Aliĝo menupunkto.) Se vi havas demandon, bv. ne heziti skribi rete aŭ letere al ni. Amike kaj samideane salutas
|
EntrarNavegaçãoNovos tópicos de fórumContribuições recentes no blog
Monda Kalendaro
|