LanguagesProcurarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Biciklado al IJK, 17a ĝis 26a de julio 2008Karaj IJK-partoprenontoj, ni estas eta grupo kiu planas bicikli al IJK. La planata itinero estos jena: - komenco en/apud Munkeno, Bavario, suda Germanio La revojon ni veturos trajne (nur eble bicikle ĝis Vieno). Ni ne planas ege sportecan vetkuron sed agrablan biciklumadon, depende de la vetero eble inter 80 kaj 120 kilometrojn tage, nur laŭ ebloj de la plej malrapida :). Ni ankaŭ planas foje naĝi aŭ rigardi pejzaĝon kaj vidindaĵojn. Entute ni planas bicikli dek tagojn, do inter la 17a kaj 26a de julio por alveni ĝustatempe en Szombathely. Por tranokti ni kunportos tendon, se vi decidas aliĝi, vi mem zorgu pri loko en tendo aŭ propra tendo. Ĝis nun planas kunbicikli almenaŭ Robert Weemeyer (32 jaraĝa), Carolin Hötzl (25), Antonia Marker (novulino, 19jaraĝa), kaj estas kelkaj aliaj kiuj ankoraŭ pripensas. Se vi interesiĝas, bonvolu sendi privatan mesaĝon al mia retadreso carolinverena ĉe gmail.com. Amike, --
|
EntrarNavegaçãoNovos tópicos de fórum
Contribuições recentes no blog
Monda Kalendaro
|