1-a Semajno de Kulturo Internacia, 18-a ĝis merkredo la 24-a de septembro, Pisa, Italio


De ĵaudo la 18-an de septembro ĝis merkredo la 24-an okazos en Italujo nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas 1a Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos sur neĝo...

Sinteze, urbestroj de 6 urbetoj proksimaj al Pisa (San Giuliano Terme, Cascina, Vecchiamo, Calci, Vicopisano, Buti) invitas 25 junajn esperantistojn ne-italajn kaj 10 italajn dum unu semajno en siaj urboj por prezenti siajn kulturojn kaj Esperanton al la lokaj mezgradaj studentoj kaj al la loka junularo ĝenerale.

Ili pagos ĉion surloke (de alveno ĝis foriro: manĝoj, dormoj, movighoj), intershanĝe de tiu "kultura laboro".

Sekve, ni ne petas "aliĝojn" (vi devos pagi nenion al ni, nur zorgi alveni ĝustatempe...) sed "kandidatiĝojn" - ĉar nia respondeco (de Itala Esperantista Junularo) estas provizi kiel eble plej "varia" kaj "kvalita" partoprenantaro, ankaŭ ĉar aliaj urbestroj italaj jam enviciĝis por ripeti la ekzperimenton estonte.

Inter la kandidatoj ni rapide elektos la partoprenontojn.

Pliajn informojn vi trovos, post kelkaj tagoj, en la retpaĝo.

KANDIDATIĜA DEMANDARO
(1) Nomo:
(2) Familia Nomo:
(3) Sekso:
(4) Naskiĝdato:
(5) Retadreso(j):
(6) Loĝurbo:
(7) Adreso:
(8) Nacieco(j):

(a) Kiam kaj kiel vi esperantiĝis?
(b) En kiuj esperanto-renkontiĝoj vi jam partoprenis?
(c) Kiel vi prezentus vian landon al mezlernejaj knaboj?
(d) Ĉu vi konas popolajn dancojn el via lando?
Kiujn? Ĉu vi pretas ilin montri?
(e) Ĉu vi kapablas ludi muzikon au kanti popolajn kantojn de via lando?
(f) Ĉu vi kapablas kuiri tipajn manĝajhojn el via lando? Kiujn?

ĝin sendu (kompilita) al kandidatigxoj.ski ĉe gmail.com