7a Novjara Renkontiĝo ĉi-jarfine en Frankfurto/Majno, 27a de decembro ĝis 3a de januaro


Saluton!

La informoj kaj la aliĝilo de la ĉi-jarfina 7a Novjara Renkontiĝo (NR) 27a de dec. 2008 ĝis 3a de jan. 2009 (sabato ĝis sabato) troviĝas en la reto. (Ankoraŭ ne pretas la germana versio kaj la pdf-datumaro.)

La unua dudeko da homoj jam aliĝis, vidu, kie la
nomoj de parto el ili videblas.

Se estas demandoj, mi volonte respondos. Se ne estas, mi volonte
registros vian aliĝon...

Fartu bone kaj ĝuu Esperanton

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la sepa NR, ĉi-foje en Frankfurto ĉe Majno
konata granda urbo de komerco, sed kun multaj kulturaj ofertoj,
trankvilaj anguloj kaj verda ĉirkauaĵo. Refoje ni ŝatos ĝui
agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove
estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ
ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

En la kvar pasintaj "Novjaraj Renkontighoj" (NR) ĉeestis inter
120 kaj 175 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko
da jaroj. Dum la pasintaj fojoj partoprenis trideko da familioj
kun entute sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj
kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj -
feliĉe la plimulto venis el eksterlando kaj kreis bele
internacian etoson.

Libertempo kaj iom da klerigho

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan
lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn
kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj denove
pupteatra prezento de Christoph Frank (Zauberbühne).

Ampleksa programo

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antauĝojas
pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj
grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo de
helpantoj. La temo de la infana kaj junulara programo estos "La
kvar elementoj".

Teatraĵo: "Münchhausen, la vera kazo"

La teatraĵo, kiun prezentos Christoph Frank, temas pri
"Münchhausen", fama elpensinto de nekredeblaj (kaj nekredindaj)
historioj. Tiu persono iutage troviĝas antaŭ juĝisto, kiu
traktas lian kazon.

Koncerto

Kompreneble ankaŭ ĉi-foje ni havos muzikan koncerton de konata
Esperanto-grupo aŭ muzikisto; aktuale ni serĉas por ĉi-jarfino.

Pliaj vesperoj

Krome estos interalie luda kaj internacia vesperoj kaj ni planas
denove muzikajn prezentojn de unuopaj partoprenantoj.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna
lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ
ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan
kurson en la komenco de la aranĝo (28a kaj 29a de dec.);
progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.
Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki
ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj
fari la unuajn pashojn en tiu multnacia ĉirkauaĵo. (Kompreneble
ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj
Esperanto-parolantoj.)

Infanoj preferas lerni ludante

Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos
ekzemple partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno (ni
konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj
ferioj); krome ili kutimas ŝati komune ludi, praktiki la lingvon
dum manlaboraj rondoj kaj ĉeesti prezentadon de la konata
Mazi-vidbendo. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel
ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos
al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Tranoktado

Kelkaj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo, kelkaj
ne - vi do povos mem elekti vian luksokategorion. Ni denove havos
apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, chu vi
deziras loĝi kune aŭ dise.

Ĉu vi interesiĝas?

Tiam plulegu en la reto kaj plenigu la retan aliĝilon aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al

EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

nr2008_9 ĈE esperantoland.org
telefono +49-30-685 58 31
telekopiilo +49-30-68 05 70 11

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn.
Ni volonte pluinformos vin.

Ĉion bonan kaj multan plezuron en Esperantujo

Lu

--

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand