AS 2008: 27.12.2008-04.01.2009 en Liptovský Mikuláš, Slovakio

Ankoraŭ eblas aliĝi al la ĉi-jara Ago-Semajno! Uzu la okazon!
Ĉu vi scivolemas pri la programeroj? Legu pli tie ĉi

Dum AS koncerte prezentos siajn novajn KDojn La Perdita Generacio kaj Pafklik, plivarmigos la etoson kompreneble JoMo.
Dum AS sekvos krome la bardaj vesperoj - kantos la rusajn bardojn kaj Georgo Handzlik, okazos festa KLF, dum kiu la partoprenantoj renkontiĝos kun la junularo de la urbo :)
Dum AS la kursojn gvidos Stano Marcxek kaj Irina Goncharova, kaj al la novaj retaj ideoj kaj laboroj invitos homojn E@I.
Dum AS oni ekskursos buse kaj perpiede ekkoni la ĉirkaŭaĵon kaj la montaron, freneziĝos dum novjaro laŭ la slava temperamento, spektos la teatraĵojn kaj dancos kun la lokaj popoldancaj grupoj.
Dum AS oni naĝos en geotermaj naĝejoj dum kiam neĝos - eble ankaŭ nokte, kiu scias? :)
Dum AS trinkejo, senpaga teo-kafo bufedo tuttempe, orienta-korto, freneziĝejo, kinejo, diskejo, intimejo kaj ludejo kun tablo-ludoj kaj ping-pong tabloj,
do...
Simple venu :)

Pliaj informoj en la retpaĝo