LanguagesProcurarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Kion vi opinias pri elektronika adreslibro? (eldono 2002)Ni konsideras elektronikan distribuon de Pasporta Servo, por malaltigi la kostojn. Ni scivolas pri via opinio. Ĉu vi dezirus ricevi tian eldonon, anstataŭ en papera formo? En kiu formato? Ĉu sufiĉus meti ĝin en TTT-ejo, aŭ ĉu necesus sendi per retpoŝto? Kiumaniere ni povus sekurigi ĝin kontraŭ kopiado? Gravaj kondiĉoj estas ke Pasporta Servo ne perdu enspezojn, ke la papera adreslibro restu havebla, kaj restu senpaga por gastigantoj. Nun, la solaj enspezoj de Pasporta Servo venas el vendado de la adreslibro. Ili eĉ ne sufiĉas por pagi presadon kaj dissendadon de la 1200 senpagaj adreslibroj al la gastigantoj. Aldoniĝas presado de aliĝilo, telefonkostoj, dissendo de 1200 respondiloj, ktp. Ni timas ke Pasporta Servo perdos enspezojn pro kopiado de la elektronika adreslibro. Estas ja facile sendi dosieron per retpoŝto, kaj se ni ne plu vendos adreslibrojn, tute ne plu eblos sendi senpagajn ekzemplerojn al gastigantoj. Necesas do iel sekurigi la elektronikan eldonon, tiel ke nur unu gastiganto povas uzi sian 'personan' eldonon. Krome, ni timas ke elektronika Pasporta Servo tro favoros 'retulojn', kaj tiel perdos sian tutmondecon. Gastigantoj en ekz-e Afriko kaj Azio ofte ne havas retadreson. Jam nun tio okazas: ni (aŭtomate) respondas al retmesaĝo, sed ne al papera konfirmilo. Fakte estas multe pli grave respondi ĉiujn paperajn korespondaĵojn, ĉar ofte papera poŝto estas nefidinda, ĝusta en landoj kun malmultaj retkonektoj! Resume: se vi havas proponon por redukti la kostojn de Pasporta Servo per elektronika distribuo, sen ke tio favoros 'retulojn' aŭ influos enspezojn, skribu al la Kompilanto.
|
EntrarNavegaçãoNovos tópicos de fórumContribuições recentes no blog
Monda Kalendaro
|