Elektronika adreslibro! (eldono 2007)

En eldono 2002 ni demandis kion vi opinias pri elektronika adreslibro, kaj kiumaniere eblus realigi tion. Nun, post kvin jaroj, ni pensas ke ni solvis la problemojn. Ni tre ĝojas ke pli ol 350 gastigantoj (25%) elektis tiun ĉi eksperimentan elektronikan adreslibron anstataŭ la paperan eldonon.

Kondiĉoj kaj problemoj

Gravaj kondiĉoj estis ke Pasporta Servo ne perdu enspezojn, ke la papera adreslibro restu havebla, kaj restu senpaga por gastigantoj. La solaj enspezoj de Pasporta Servo venas el vendado de la adreslibro, kaj el donacoj. Ili eĉ ne sufiĉas por pagi presadon kaj dissendadon de la ‘senpagaj’ adreslibroj al la gastigantoj. Aldoniĝas presado de aliĝilo, telefonkostoj, dissendo de respondiloj, ktp.
Necesis do eviti ke Pasporta Servo perdos enspezojn pro kopiado de la elektronika adreslibro. Estas ja facile sendi dosieron per retpoŝto. Necesis do iel sekurigi elektronikan eldonon, tiel ke nur unu gastiganto povas uzi sian ‘personan’ eldonon. Krome, ni volis eviti ke elektronika Pasporta Servo tro favoros ‘retulojn’, kaj tiel perdos sian tutmondecon. Gastigantoj en ekz-e Afriko kaj Azio ofte ne havas retadreson.

Solvo

Ni uzas dosieron en PDF-formato (Portable Document Format), legebla kaj eltajpebla per la senpaga programo Adobe Acrobat Reader. La dosiero havas la nomon de la gastiganto surstampite, por malfaciligi plukopiadon. Oni povas kompari tion kun la regulo por la papera eldono, ke oni devas skribi sian nomon sur la frontpaĝo.

Avantaĝoj de elektronika adreslibro

  • ĝi haveblas jam decembre, ĉar ne necesas presado- kaj dissendotempo
  • ĝi facile serĉeblas
  • eblas eltajpi nur la paĝojn kiujn oni bezonas: la dorsosako estos malpli peza
  • ĝi ŝparas al TEJO multe de mono por presado kaj afrankoj

Nur por gastigantoj

Gastigantoj de Pasporta Servo rajtas je ‘senpaga’ ekzemplero de la adreslibro en kiu ili aperas. Ili jam povis rezigni pri tio, por ŝpari kostojn al TEJO. Nun aldoniĝis la ebleco ricevi elektronikan anstataŭ paperan adreslibron. Provizore, ĝi haveblas nur por gastigantoj, interalie ĉar ne estas facile dum la jaro surstampi unuopajn nomojn de uzantoj kaj distribui la dosierojn. Sed eble ni sukcesos solvi tiujn problemojn en venontaj jaroj. Nun, ni nur tre esperas ke la eksperimento sukcesos, ke oni ŝatas la elektronikan adreslibron kaj ke oni ne misuzos ĝin.