Ĉi tie aperas aldonoj kaj ŝanĝoj al la lasta eldono. Ĝis nun ni traktis informojn kiuj alvenis je la centra adreso
en Voorburg ĝis la 31a de decembro 2007.
Bonvolu atenti ke informoj senditaj al UEA en Rotterdam atingas nin kun minimume monato da malfruo.
En Rotterdam oni okupiĝas 'nur' pri vendado de Pasporta Servo,
en Voorburg 'nur' pri administrado kaj kompilado de la adreslibro.
Ni (denove) emfazas ke ne necesas mem konfirmi aŭ ŝanĝi vian mencion: ĉirkaŭ julio vi, kiel gastiganto,
aŭtomate ricevas respondilon per kiu vi povas ĝustatempe konfirmi vian mencion, aŭ ŝanĝi viajn informojn.
Necesas nur informi nin se vi translokiĝas, aŭ se vi en septembro ne jam ricevis respondilon.
Ŝanĝoj kaj aldonoj:
Pli da adresinformoj por posedantoj de la aktuala adreslibro
Lando: Urbo, Nomo, Gastoj (g), Noktoj (n), Semajnoj (s), Kondiĉoj, Publikigonivelo (p), Reta konFirmo (f)
Ne jam estas aldonoj kaj ŝanĝoj