TEJO serĉas volontulon!


TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Julia Noe finiĝos, do ekde la 1a de novembro 2008. La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de septembro 2008.

TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la dauron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi ĉerte lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.

La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj ktp de TEJO.

La TEJO-volontulo laŭeble:

  • havu tre bonan Esperanto-nivelon (legan, skriban kaj parolan)
  • scipovu la anglan kaj (/aŭ ) francan, scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata
  • ŝatu administran laboron
  • estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp)
  • havu profundajn konojn de la junulara Esperanto-movado
  • estu kapabla memstare preni decidojn
  • estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
  • havu konojn de la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj

La laboro konsistas el:

  • pritraktado de la poŝtaĝoj (paperaj kaj retaj) de TEJO
  • prizorgado de la TEJO-arkivo
  • administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
  • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO
  • aktiva kunlaborado en la verkado de subvencipetoj
  • aktiva kunlaborado en la aktualigo de la retpaĝoj de TEJO
  • eventuala redaktado de TEJO-Aktuale

La volontulo ricevas senkostan ĉambron en la CO kaj dignan poŝmonon kiu garantias la vivtenon.

Kandidatoj estas invitataj sendi al la Centra Oficejo kaj Ĝenerala Sekretario de TEJO la jenajn dokumentojn esperantlingvajn:

  • vivresumon (priskribas viajn studojn, kursojn, spertojn ktp)
  • motivigan leteron (priskribas kial vi volas volontuli por TEJO)
  • laŭ eble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj kaj rekomendleteron de ekzemple landa Esperanto-organizo.

Se vi kandidatiĝas per retpoŝto, bonvolu skribi kaj al oficejo ĉe tejo.org kaj gxen-sek ĉe tejo.org.

Grave:

La volontulo devas esti individua membro de TEJO. Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Nunaj kondiĉoj en Nederlando ne permesas al TEJO akiri labor- aŭ restad-permeson por ne civitanoj de Eŭropa Unio. Tial la kandidato devas mem havi rajton laŭleĝe restadi dum la necesa periodo sur la teritorio de Nederlando.