Al la ĉefa paĝo

Agadkampoj de REJM

REJM havas kelkajn agadkampojn. Ĉiu nova REJMano elektas por si unu aŭ kelkajn kaj poste aktivas en ili. La listo de konkretaj agadkampoj helpas aktivigi gejunulojn, multaj el kiuj ja volas ion fari per aŭ por Esperanto.

Jen la listo de niaj aktualaj agadkampoj:

Amasaj Aranĝoj
Plej unue anoj de ĉi-kampo okupiĝas pri preparado de OkSEJT kaj EoLA. Nuntempe REJM organizas IJK-2004 en Rusio. La ĉefa ĉiujara aranĝo de REJM restas OkSEJT, iĝinta instrutendaro por komencantoj: vidu la gloran liston de ĉiuj (Ok)SEJToj.
Arto
Kunordigas Sonja Ŝejnina. Kadre de tiu agado aperis almanako de junaj talentoj "REVU".
Instruado
Ĉi-kampon gvidas REJM-patrono Aleksandr Blinov. Ene de ĝi, interalie, estas proponata ATS pri instruado de Esperanto (eventuale fine de februaro, 2003). Postuloj por REJM-ekzameno (ruse).
Interna Informado
Temas pri informado ene de esperantista medio. La kampon gvidas Slavik Ivanov. Ĉi-kampe lastatempe estis ekita nova interesa projekto GEO-RU (priskribo de Rusio en Esperanto).
Esktera Informado
Informado por neesperantista publiko en la rusa kaj aliaj lingvoj. Respondecas Slavik Ivanov.
Financoj
Ĉi-kampo estas fondita por trovi bezonatan monon per subvencipetoj kaj aliaj metodoj. Ĉefa respondeculo estas Danil Kapitonov.
Novaj Membroj
Ĉi-kampo okupiĝas pri enmovadigo kaj aktivigo de novaj REJManoj. Kunordigas la laboron Lena Maslova.
Kluba Laboro
Ĉi-kampo helpas lokajn junularajn klubojn organizi interesan kluban laboron. Portempe kunordigas Vitalik Malenko.
Aktivul-Trejnaj Seminarioj (ATS)
REJM organizas po kelkaj ATS ĉiujare. Pri la kampo respondecas Vitalik Malenko.
Petveturado
La kampo helpas al petveturemaj REJM-anoj kaj esperantistaj gejunuloj per konsiloj, utilaj ligoj ktp. Kadre de REJM-paĝaro funkcias speciala fako "Petveturu!", en informoj de multaj aranĝoj kutime estas ankaŭ indikoj por petveturantoj.

Ĉe nomoj de la agadkampoj baldaŭ aperos ligoj al pli detala priskribo de ilia laboro kun listoj de certaj agantoj.

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
[OkSEJT]
[IJK]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Reklambildoj! Reklamu Esperanton en la Reto!
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005