Agadkampoj de REJM
REJM havas kelkajn agadkampojn. Ĉiu nova REJMano elektas por si unu aŭ kelkajn kaj poste
aktivas en ili. La listo de konkretaj agadkampoj helpas aktivigi gejunulojn, multaj el kiuj ja volas ion
fari per aŭ por Esperanto.
Provizore vi povas vidi pli konkretajn detalojn pri la agadkampoj en la
REJM-plano por la jaro 2005.
Jen la listo de niaj aktualaj agadkampoj:
- Amasaj aranĝoj
- Plej unue anoj de ĉi tiu kampo okupiĝas pri preparado de OkSEJT kaj EoLA. La ĉefa ĉiujara aranĝo de REJM restas OkSEJT, iĝinta instrutendaro por komencantoj.
Pri la agadkampo respondecas Irina Semjonova, Anton Konstantinov (OkSEJT-45) kaj Konstantin Ĥlizov (EoLA).
...pli -->...
- Instruado
- Ĉi tiu kampo okupiĝas pri okazigo kaj subtenado de diversnivelaj E-kursoj kaj ekzamenoj en Rusio,
normigo de kursoj kaj ekzamenoj, helpado pri aranĝi E-kursojn ĉe oficialaj edukejoj.
La kampon gvidas Irina Semjonova,
kun helpo de Konstantin Ĥlizov.
...pli -->...
kaj jen Postuloj por REJM-ekzameno (ruse).
- Interna informado
- Temas pri informado ene de esperantista medio. Ĉi-kampe lastatempe estis ekita nova interesa projekto GEO-RU (priskribo de Rusio en Esperanto).
La kampon gvidas Konstantin Ĥlizov.
...pli -->...
- Eksteraj rilatoj kaj informado
- Informado por neesperantista publiko en la rusa kaj aliaj lingvoj, interagado kun junularaj organizoj kaj projektoj en la mondo.
Respondecas Alla Kudrjaŝova kun helpo de Konstantin Ĥlizov.
...pli -->...
- Financoj
- Ĉi kampo estas fondita por trovi bezonatan monon per subvencipetoj kaj aliaj metodoj.
La respondeculo estas Valentina Sidorova.
- Membroj
- Ĉi kampo okupiĝas pri REJM-membroj, ekzemple, kompilas kaj subtenas datumbazon pri REJManoj
por poste pli facile serĉi homojn kun similaj interesoj kaj kapabloj por niaj projektoj. La kampo
okupiĝas ankaŭ pri enmovadigo kaj aktivigo de novaj REJManoj.
Kunordigas la laboron Anatolij Krasnokutskij.
...pli -->...
- Kluba laboro
- Ĉi kampo helpas lokajn junularajn klubojn organizi interesan kluban laboron.
Respondecas Anton Konstantinov.
...pli -->...
- Aktivul-trejnaj seminarioj (ATS)
- REJM organizas po kelkajn ATS-ojn ĉiujare. Ili celas instrui aktivulojn pli altnivele apliki siajn
lingvajn kaj organizajn kapablojn.
Pri la kampo respondecas Oksana Burkina,
kun helpo de Irina Semjonova kaj Konstantin Ĥlizov.
...pli -->...
|
Iom da reklamo:
|