REJM-plano por la jaro 2005 (kompletigota)Saluton, karaj REJM-anoj! Vi estas iom pli multnombraj en la finiĝonta jaro, kaj ni (ĉu naive?) esperas, ke ne nur pro favoraj IJK-kondiĉoj. En la jaro 2004 REJM sukcese faris du gravajn aranĝojn, nome OkSEJT kaj IJK. Ĉar tio prenis multege da fortoj, do la ceteraj eventualaj agadoj de la organizo fakte dormis, kaj nun venis tempo por eldormigi kaj revigligi ilin. Kiel? Jen vidu, legu, kontribuu! Laboro de REJM estas dividita je pluraj direktoj (agadkampoj), kiuj interplektiĝas kaj kunagas, finfine donante al ni fortan movadon kaj favoran opinion de neesperantistoj pri niaj agado kaj lingvo. Tuj vi skize ekscios, kion ni, la komitato, preparas por nia komuna agado. InformadoInformado en REJM havas du direktojn: internan kaj eksteran. Interna informado celas interligi la klubojn kaj individuajn membrojn en reton, pere de kiu ĉiu interesiĝinto povas scii pri multaj aferoj rilataj al Esperanto: aranĝoj por renkontiĝi, studumoj por lerni ion utilan, projektoj por utiligi la lingvon Esperanto, utilaj kontaktebloj por homoj kun samaj interesoj ktp. Se vi pensas, ke la informa fako de REJM povas fari ankoraŭ ion utilan, ne hezitu skribi al ni: informado.rejm(ĉe)mail.ru. Se paroli pli konkrete: ni volas, ekzemple, havi datumbazon pri REJM-membroj, el kiu ni povos scii pri hobioj, povoj, kapabloj kaj emoj de la membroj. Vi ja komprenas, ke tio povas poste tre helpi al vi trovi iun samideanon por iu bona projekto. Tial ni alvokas vin skribi al ni pri vi. Ni sciu, kiu kaj kio estas REJM-ano. La informoj aperos en REJM-paĝaro (kiun, sincerparole, necesas iom plifreŝigi - kaj enhave kaj aspekte). Se estos sufiĉe multe da REJM-anoj sendintaj al ni memrakontojn, ni faros eĉ konkurson pri plej interesa kaj malordinara sinprezento, kaj la venkintaj sinprezentoj estos publikigitaj en REJM-info. Vi ŝancos ion gajni! Skribu al la informa fako! Krome, ni planas ankaŭ aperigi ruslingvan gazeton pri Esperanto kaj E-movado, konsiderante tion parto de ekstera informado. Tiun gazeton ni proponas poste promocii en viaj regionoj. Ĝi povas esti simila al "junpionira" murgazeto, kiun vi pendigos en via universitato aŭ laborejo, disdonados dum gravaj sociaj kaj organizaj aranĝoj, rekomendos al tiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Nepre necesas provizi tian gazeton al bibliotekoj, regionaj kaj universitataj. Vidu ankaŭ en Eksteraj rilatoj. Kluba agadoĜi nomiĝas ankaŭ interkluba agado, ĉar ĝuste tion faras REJM: ĝi kunligas klubojn kaj helpas al ili fari iujn komunajn aranĝojn, projektojn, renkontiĝojn, spert-interŝanĝojn kaj aliajn utilaĵojn. Ni planas organizi seminariojn por tiuj, kiuj deziras plivigligi kluban vivon, kompreni por kiuj celoj la klubo ekzistu kaj laboru, fari sian klubon estimata organizo en la regiono. Ekzemple, ni planas relanĉi interkluban konkurson (tiel nomatan rangan sistemon) kaj subteni la plej bonajn kaj aktivajn klubojn. Kiel ni tion faru kaj taksu? Eble, ankaŭ vi volas ion konsili, iel kontribui al organizado de la konkurso. Povas okazi, ke vi havos aliajn nekontraŭstareblajn proponojn. Krome, nepre sendu informojn pri viaj surlokaj agadoj, por ke ni ĉiuj vidu la tutan movadan bildon en la lando. Via klubo povas esti subtenanto kaj prizorganto de eksterretaj aŭ komencantaj esperantistoj en via kaj apudaj regionoj. Ni konsideros ankaŭ tion dum la konkurso. Do, mallonge parolante - elpensu, inventu, ekzistigu bonaĵojn per kaj por Esperanto! Viajn demandojn, proponojn kaj informojn pri (inter)kluba agado bonvolu sendi al klubagado.rejm(ĉe)mail.ru aŭ al la paperpoŝta adreso de Anton Konstantinov. Instruado kaj ATS-ojTre grava afero nun estas plialtniveligi instruadon, aktivigi kursfinintojn kaj oferti aktiveblojn por agema junularo. Por tio ni vidas kaj planas disponigadi jenajn interesajn aferojn:
Viaj proponoj, komentoj kaj aliaj bondeziroj estu senditaj al instruado.rejm(ĉe)mail.ru, aŭ al la poŝtadreso de Irina Semjonova. Se vi jam bone posedas la lingvon aŭ, kvankam sciante nur "Saluton!" kaj "Ĝis!", volas jam aktivi en E-movado, ni bonvenigas vin al niaj aktivul-trejnaj seminarioj (ATS), kiujn ni okazigos dum la jaro en diversaj urboj. Temoj de la seminarioj povas esti: instruado de Esperanto, kluba agado, organizado de aranĝoj, rimedoj por informi homojn pri Esperanto kaj aliaj. Se vi vidas ion grava kaj interesa, ne hezitu proponi al ATS.rejm(ĉe)mail.ru. Tamen, preferindas unue plibonigi vian Esperanton kaj poste facile komunikiĝi kun samprojektanoj kaj kompreni, pri kio temas en la seminario, kiun vi partoprenas :. Plej talentaj povas samtempigi la du procedojn, ĉu ne? Provu do! Laŭ la seminariaj temoj ni planas ankaŭ verki manlibrojn por tiuj, kiuj ial ne povos partopreni tre utilajn por ili seminariojn. Kontribuu ankaŭ pri tio! Eksteraj rilatojEksteraj rilatoj celas pli aktivan engaĝiĝon de esperantistoj (precipe junaj) en socian, politikan, kulturan kaj ceterajn agadojn. Pli detale vi povos legi pri tio en la februara REJM-info. Se vi havas iajn proponojn, bonvolu sendi ilin laŭ la adreso er.rejm(ĉe)mail.ru aŭ al la paperpoŝta adreso de Alla Kudrjaŝova. Unu el aferoj farindaj estas verki manlibron por tiuj, kiuj reprezentas E-on kaj REJM-on al ekstera publiko. En la manlibro ni volas rekomendi, kiel ekz. oni traduku la nomon de REJM en la rusan lingvon, kion oni rakontu pri la celoj, strategioj kaj rimedoj de E-movado. Ni atendas proponojn kaj konsilojn de jam sufiĉe spertaj movadanoj pri tio. Aliaj gravaj direktoj povas esti:
Krome, ni alvokas vin plani kaj realigi interesajn agadojn pere de Esperanto aŭ iel ligitajn kun ĝi, sed celantajn la eksteran publikon. Tiel ni povas allogi homojn al la fenomenoj de la lingvo Esperanto kaj de E-movado. Bonega ekzemplo de tia agado estas Lingva Festivalo, jam dum naŭ aŭtunoj okazigata en Ĉeboksari. Multaj homoj en la urbo konsideras Esperanton serioza afero ĝuste pro tio, ke oni faras seriozajn aferojn pere de ĝi. AranĝojEn la jaro 2005 la plej gravaj aranĝoj por REJM estas OkSEJT kaj EoLA. OkSEJT okazos en la urbo Ĉeboksari en julio kaj estos instrua tendaro por dezirantoj eklerni aŭ plibonigi sian lingvon. Pli detalaj informoj pri OkSEJT estos publikigitaj en la februara REGo. Informoj pri ĝi aperos ankaŭ ĉe http://www.jeacxr.by.ru. EoLA estas ĉiujara aranĝo por malkovri novajn talentulojn (kaj talentojn en ordinaraj homoj). Ĝi okazos en Jekaterinburg ekde la 2-a ĝis la 5-a de majo. Pli pri tio vi povas ekscii ĉe http://www.rek-eola-2005.narod.ru. Se vi volas informi aŭ informiĝi pri rusiaj E-aranĝoj por junularo, bonvolu skribi al la adreso arangxoj.rejm(ĉe)mail.ru. Aplikado de EsperantoTio estas vere tre grava: unue, ĉar tio montras povon de la lingvo solvi iujn problemojn, due, ĉar ni povas evoluigi la lingvon kaj movadon per interesaj kaj seriozaj projektoj, trie, ĉar la partoprenantoj de tiaj projektoj havas ŝancojn akiri utilajn spertojn, plibonigi sian lingvonivelon, ĝui teaman etoson kaj gustumi la finfaritecon de grava afero. Se io el tiu ĉi listeto plaĉas al vi, pensu ekzemple pri tiaj aferoj (kaj poste eventuale proponu viajn direktojn):
Do, pripensu ĉion ĉi, digestu iom kaj skribu viaj dezirojn kaj vidpunktojn al aplikado.rejm(ĉe)mail.ru. Nu, ĉu nun vi vidas, kiel interese estas membri en REJM kaj uzi Esperanton land- kaj mond-skale? Ni esperas, ke jes. Sed vidu kaj konsideru, ke ĉiuj ĉi planoj estas neefektivigeblaj sen via aktiva kaj ema helpado. Aranĝu, invitu, proponu, aktivu kaj aktivigu, informu kaj kunlaboru mem! Tiel nia komuna afero kreskados kaj fruktodonados. |
Iom da reklamo:
Hazarda ligo:
TEJO-vikio: kunlaboru facile kaj rapide! Almenaŭ provu ĝin! |
| Al la ĉefa paĝo! | Reen! |
REJM 2000-2005