Al la ĉefa paĝo

Plej aktuale!

[29 dec 2004] REJM-paĝaro finfine komencis ĝisdatiĝi: aperis unuaj informoj: pri la aktualaj agadkampoj, membroj kaj la plano de REJM por la jaro 2005. Gratulojn! (ankaŭ pro la Novjaro!!!). Post la festoj ni planas plu aldoni informojn kaj refreŝigi ankaŭ la aspekton de la paĝaro...


[5 dec 2004] REJM-komitato finfine decidis pri la financa respondeculo kaj kunordiganto de REJM: la du postenojn okupas Valentina Sidorova.


[6 nov 2004] La nova REJM-komitato ekfunkciis: dum StRIGo-10 en Niĵnij Novgorod pasis la unua komitat-kunsido, kiun partoprenis kvar el la ses komitatanoj (la ceteraj ne povis veni pro diversaj kaŭzoj). La komitatanoj skizis la laboron de REJM por la nova periodo (ĝis la septembro 2005) kaj disdividis la agadkampojn inter si. Krome, la komitato elektis ankaŭ komisiitojn: Alla Kudrjaŝova (eksteraj rilatoj) kaj Oleg Izjumenko (TEJO-komitatano de REJM).


[1 okt 2004] Estis elektita nova REJM-komitato, kiun nun konsistigas reprezentantoj de funkciantaj junularaj kluboj aŭ sekcioj: Oksana Burkina (Sankt-Peterburgo), Konstantin Ĥlizov (Krasnojarsko), Anton Konstantinov (Ĉeboksaro), Anatolij Krasnokutskij (Volgogrado), Irina Semjonova (Ĉeboksaro), Valentina Sidorova (Moskvo).


[6 maj 2004] La lasta preparseminario por la jubilea IJK (10-17 jul 2004) finiĝis la 3an de majo en la estonta IJKejo. Partoprenantoj kontrolis staton de ĉiuj ejoj kaj finkompilis la programon. La sekva vizito de organizantoj al la ripozejo 'Berjozka' okazos nur 1 semajnon antaŭ la IJK-60, kiam oni kontrolos realigon de ĉiuj interkonsentoj inter la LKK kaj estraro de 'Berjozka'. Junulara ripozejo 'Berjozka' havas grandan terenon, ĉirkaŭitan de arbaroj kaj kampoj, ĉe la rivero Kljazma. Tie estas loĝeblecoj por proksimume 500-600 personoj, do ankoraŭ restas lokoj por aliĝi al IJK: www.tejo.org/ijk/


[25 feb 2004] La 24-an de februaro en Volgograd finiĝis la 23-a Rusia Esperantista Kongreso. Dum lasta tago de la Kongreso estis anoncitaj la rezultoj de la Ranglisto Kluba por 2003. La unuan lokon gajnis moskva klubo EK MASI, en kiu aktivas multaj REJManoj. Ni sincere gratulas MASI-anojn pri la nova atingo!


[22 feb 2004] REJM-komitatano Slavik Ivanov kandidatiĝis por UEA-komitato. Pluraj rusiaj esperantistoj sendis subtenojn por lia B-kandidateco. Legu informon pri la elekta kampanjo de REJMano Slavik Ivanov >>


[5 jan 2004] Aperis preciza informo pri REJM-kotizoj por la jaro 2004. Membroj el Rusio pagas 170 RUR (kun abono de la tutlanda E-informilo "REGo"). Sen abono (necesos klarigi, kiel alimaniere vi havos eblecon legi "REGon") la aliĝo kostos 70 RUR. Atentu: post la fino de REK-EoLA aliĝo kostos jam 100 RUR (plus 100 por "REGo").
Por eksterlandanoj membriĝo en REJM kostos en 2004 15 EUR, por patronoj — 400 RUR (aŭ pli, laŭ deziro).

Ĉiuj membroj de REJM per membriĝo evitos grandegan malrabaton por IJK — 30 EUR. Aliĝu al REJM hodiaŭ! Kontaktu retpoŝte: rejm(ĉe)tejo.org.


[22 dec 2003] Jam funkcias la reta aliĝilo en la paĝaro pri nia IJK. Aliĝu al IJK hodiaŭ, ne perdu tempon!.


[20 nov 2003] Okazis la seminario por Organiza Teamo de la estonta rusia IJK. Estas preta la malneta versio de la programo, aperis multaj bonaj ideoj.


[24 okt 2003] 7-9 de novembro en la estonta IJK-ejo apud urbo Kovrov okazos labor-kunveno de la Loka Kongresa Komitato. Venas la plej gravaj aktivuloj de REJM por pridiskuti jam precizan "fiŝon" de programo kaj ĉiujn eblajn detalojn. Samtempe en regiono de Tula dum amasa junulara aranĝo StRIGo okazos pridiskuto de speciala "ĉirkaŭ-IJK-a" programo en rusia ĉefurbo, Moskvo.


[14 aŭg 2003] OkSEJT sukcese pasis. Venis 53 personoj, inter ili 3 instruistoj. Nun ene de REJM kaj ĉirkaŭ ĝi oni pridiskutas, ĉu indus fari OkSEJTon antaŭ IJK sekvajare. Se vi planas vojaĝi al Rusio por IJK, informu nin, ĉu vi volus partopreni OkSEJTon (junularan instrutendaron) antaŭ la kongreso. Vi povas grave influi la finan decidon pri la afero. Fotoj de ĉi-jara OkSEJT troveblas ĉe http://tejo.org/rejm/oksejt/43/bildoj.html. Raporto aperos ankaŭ en REJM-info (nia rubriko ĉe Rusia Esperanto-Gazeto)


[24 maj 2003] Ni daŭre preparas nin al OkSEJT-43. Aparte aktiva pri tio estas teamo de junaj esperantistoj de Kostroma. Aktiviĝu ankaŭ vi! Sen bona instrutendaro ne eblas Esperanto-vivo en la lando. Krom OkSEJT, ĉi-jare REJM devas aranĝi junularan programon por Rusiaj E-Tagoj (RET).

La plej freŝa aktualaĵo estas la decido de TEJO-estraro okazigi en Rusio Internacian Junularan Kongreson (IJK) en la sekva (2004) jaro. Aliĝu al ijk-organizado@yahoogroups.com aŭ alimaniere kontaktu nin, se vi interesiĝas. Jam ekzistas paĝaro pri nia estonta IJK.


[13 apr 2003] Kredeble la plej grava nia aktiveco por ĉi-somero iĝas OkSEJT-43. Jam aperis la unua inform-letero en diversaj dissendoj kaj en la speciala paĝaro de la aranĝo.

Kion povas fari persone vi? Vi povas kunorganizi la tendaron (speciale bonvenaj estas spertaj turistoj kaj klubgvidantoj), vi povas reklami la aranĝon inter junularo, vi povas veni instrui (eĉ se vi ne estas profesia instruisto). Kontaktu nin, se vi estas interesita.


[29 jan 2003] Plej unue, TEJO-estraro dum sia kunsido en Centra Oficejo (Rotterdam) favore akceptis la inviton de REJM okazigi la 60-an Internacian Junularan Kongreson en Rusio. La estraro petis prezenti pliajn teknikajn detalojn rilate la inviton, sed ĝenerale la okazigo de IJK-2004 en Rusio estas jam preskaŭ certe decidita. Des pli, ke konkurantaj invitoj por la sama jaro mankas.

Ni memorigas, ke ekde januaro komenciĝis nova 2003-a jaro. Do, necesas kotizi aŭ "promespagi". Vidu la aktualan membroliston kaj ĝoju.


[30 dec 2002] Ni preparis malgrandan donacon por vi: jam nun, antaŭ la veno de papera REGo, vi povas ĝui la decembran numeron de REJM-info. Klaku ĉi-tie por eklegi.


[27 sep 2002] IJK-2004 en Rusio? Kial ne?! Rusio estas interesega lando kun multaj junaj esperantistoj, multaj E-artistoj, granda sperto de amasaj junularaj aranĝoj. La lando estas sufiĉe nemultekosta, ĝi situas ie inter Eŭropo kaj Azio kaj estas ĝenerale atingebla el ajna loko. Do, ĉu vi pretas helpi pri IJK en nia lando? Sciigu la estraron de REJM: malenko @ inbox.ru (ĉe la sama adreso demandu pri novaĵoj ktp.). Baldaŭ aperos, espereble, paĝaro ĉe www.tejo.org.


[17 aŭg 2002] REJManoj! Aliĝu al la novkreita diskutgrupo nur-rejm! Ekde ĉi-monato ĉiuj internaj diskutoj foriras de ĝenerale babila listo rejm al speciala interna nur-rejm. Vi rajtas aliĝi al nur-rejm nur se vi estas membro de REJM. Petu aligon ĉe slavik@babil.komputilo.org aŭ provu aliĝi mem (se vi ankoraŭ ne ricevis nian inviton, sendu malplenan mesaĝon al nur-rejm-subscribe@yahoogroups.com). Al la listo jam aliĝis: Aleksandr Blinov (patrono de REJM), Oĉjo Dadaev, Slavik Ivanov, Danil Kapitonov, Garik Kokolija (patrono de REJM), Vitalik Malenko kaj Sonja Ŝejnina. Rapidu aktiviĝi!


[13 aŭg 2002] post la sukcesa ĉi-jara OkSEJT konferenco de REJM decidis fari OkSEJT-on instrutendaro por komencantoj kaj "nululoj". Tre verŝajne, ke la sekvontjara SEJT estos same tenda kaj enhavos eĉ pli da Esperanto-kursoj. Legu la baldaŭan numeron de "REJM-info" por ekscii detalojn.

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
[OkSEJT]
[IJK]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
TEJO-vikio: kunlaboru facile kaj rapide! Almenaŭ provu ĝin!
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005