Al la ĉefa paĝo

Eta antaŭhistorio de REJM

Dum sufiĉe longa periodo (nomata inter ni kiel "post-IJK-a", rememorante la Internacian Junularan Kongreson en Serovo en 1995, kie estis elĉerpitaj niaj ĉefaj fortoj) SEJM estis en preskaŭ stagna stato kun sporadaj eksplodoj de kelkaj aktivuloj. Dank' al kiuj ekaperadis, ekz-e, SEJM-virt-info, kaj okazis EoLA kaj OkSEJT...

Aŭtune de 1999 jaro al Griŝa Arosjev, tiama kunordiganto de SEJM, sin turnis juna esperantisto el Ĵukovskij (apudMoskvo) Vitalij Malenko kun siaj ideoj pri reformo de SEJM kaj propono kolekti novan komitaton kun li kiel kunordiganto por plenumi tiujn ideojn. Griŝa pozitive reagis al tio kaj prezentis la "projekton" al plej aktivaj junaj esperantistoj (ĉio, kio restis de SEJM).

Vitalik komencis paroli kun konkretaj homoj, kiujn li planis por la komitato, kaj prilaboris la projekton de la reformo.

Estis decidite, unue, ke SEJM-konferenco okazu dum la Rusia Esperantista Kongreso (REK), antaŭe konsiderata kiel la kongreso de Rusia Esperantista Unio (REU), kaj nun - kiel komuna kongreso de Rusiaj esperantistoj. Due, ke Vitalik tie prezentu sian projekton al la konferenco.

La kongreso okazis. La rezultojn de la SEJM/REJM-konferenco vidu ĉi-tie.

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
[OkSEJT]
[IJK]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Antaŭplanu vian someron jam nun! Plena kalendaro de aranĝoj ĉe www.eventoj.hu!
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005