Al la ĉefa paĝo

Junularaj aranĝoj en Rusio kaj apude

Certe sur ĉi-tiu paĝo ni ne povas priskribi ĉiujn junularajn aranĝojn de nia grandega lando (des pli de ĝia apudaĵo). Sed ni strebos nepre mencii almenaŭ la plej grandajn kaj la plej gravajn.

Baldaŭas:


Pasis:

Internacia Junulara Kongreso, 2004

10-17 jul 2004.
Internacia Junulara Kongreso en la jaro 2004 okazos en Rusio. Ne preterpasu ŝancon partopreni en la plej grava junulara aranĝo de la jaro. Ne baldaŭ IJK estos same atingebla por eks-Sovetio. Ek aliĝi ĉe la IJK-paĝaro! Eksterlandaj gastoj povos dum tri semajnoj vojaĝi laŭ la vasteco de Rusio, de unu aranĝo al la alia.

Rusia E-Kongreso kaj Festivalo EoLA

21-28 feb 2004.
La mondfama festivalo "Esperanto — Lingvo Arta (EoLA)" revenas al la urbo, kie ĝi okazis unuafoje — Volgograd. Volgograd estas forta centro de E-aktiveco en Rusio, kie okazas ĉijaraj someraj tendaroj SEZAM, kie oni organizas vere grandajn Lingvajn Festivalojn kaj de kie al IJK-2003 vojaĝis 20-persona teamo. Volgograd ravos vin ankaŭ vintre.
Legu detalojn ĉe la speciala paĝaro.

StRIGo-9

7-9 nov 2003.
Famega StRIGo ĉi-jare estis elstara eĉ inter la pasintaj StRIGoj mem! Temo de la ĉi-jara aranĝo estis "Pedagogiaj Ludoj". Oni multege lernis en amika komforta etoso. Pri la evento aperis artikoloj en "La Ondo de Esperanto" kaj "REGo".

OkSEJT-43

Famega rusia somera tendaro ĉi-jare okazis en regiono de Kostroma (Eŭropa parto de Rusio) inter la 4a kaj 12a de aŭgusto. Legu detalojn pri la aranĝo ĉe la speciala OkSEJTa parto de nia paĝaro. Legeblas ankaŭ raporto pri la aranĝo verkde de respondeca persono.

SEZAM-2

Volgograda E-junularo organizas jam la duan SEZAM-on! Internacia SEZAM-2 okazis inter la 4a kaj la 10a de aŭgusto en suda parto de Eŭropa Rusio, apud la fama urbo Volgograd (eks-Stalingrad). Legu kaj vidu fotojn ĉe la paĝaro de la aranĝo: www.stelaro.by.ru/sezam/index_esp.html.

HIERaŭ

1-4 de majo 2003 en Suzdalo okazis Historia E-Renkontiĝo (HIERaŭ-1), kies temo estas "La kanto de kantoj".

EoLA-15

Festivalo "Esperanto — Lingvo Arta" (EoLA) la unuan fojon en sia historio okazis en Siberio. Vidu la paĝaron pri tio: paĝaro de EoLA-15. En la sekva jaro la festivalo gastos en Volgograd.

Novjaro en Ĉebo (NEBO)

Kie: Bazejo "Berjozka" (komforta), Ĉeboksaro, Ĉuvaŝa resp.

Kiam: 31.12.2002 — 02.01.2003.

Kiu organizas: JEAĈR (Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuv. Resp.).

Pli da detaloj: ĉe paĝaro de NEBO.

Kiun kontakti: Sergeo Tiĥonov.

Rusia Esperantista Kongreso

Kie: Puŝĉino, Moskva reg.

Kiam: dum la decembraj festoj (ĉ. la 12-a de decembro).

Kiu organizas: Rusia Esperantista Unio.

Kiun kontakti: Garik Kokolija.

StRIGo-8

Kie: Jelec, Lipecka regiono.

Kiam: dum novembraj festoj (ĉ. la 7a).

TERo

Kie: Kazano, Tatara respubliko.

Kiam: dum novembraj festoj (ĉ. la 7a).

Detaloj ĉe: www.tero.by.ru

Rusiaj Esperanto-Tagoj

Kie: bazejo apud Kovrov.

Kiam: de la 15-a ĝis la 25-a de aŭgusto.

Renkontiĝo de Amikoj

Kie: insulo en granda artefarita lago (nomata Novosibirska maro) proksime de granda siberia urbo Novosibirsk.

Kiu organizis: novosibirskanoj gvide de Katerina Arbekova (kontaktu! katka @ drbit.ru).

SEZAM!

Kie: bazejo "Olimpija" ĉe rivero Volga en Volgograda regiono de Rusio.

Kiam: 9-15an de aŭgusto 2002 apud Volgogrado.

OkSEJT-42

Bonvenon al OkSEJT-42

28.07-7.08

Kie: Regiono de Niĵnij Novgorod (apud lago Svetlojar), 2 horojn norden de Niĵnij Novgorod.

Slogano: "Vivu sane — pensu sane"

Ĉi-foje organiza teamo penis organizi neordinaran OkSEJTon. Ĝi estis fruktodona, precipe por la junulara movado. Okazis REJM-konferenco, aliĝis novaj aktivuloj.

EoLA-14

Fine de februaro — komence de marto de la 2002-a jaro sukcese okazis la plej arta nia festivalo EoLA ("Esperanto — lingvo arta"), jam la 14-a. Legu detalojn en la oficiala paĝaro de la aranĝo!

Novajara E-renkontiĝo NEBo-5 ("Novjarfesto En Betularo")

[informo de Serĉjo Tiĥonov] Ĝi okazis 01-02.01.2002 kaj pasis bonege (kiel ĉiam)! Temo de la NEBo estis "Novjara sdvig" (mi ne scias, ĉu eblas traduki simple 'delokigo', ĉar ruse tiu vorto estas dusenca), ĉar por ni Novjaro delokigis je unu tagnokto. Partoprenis ĉ. 60 geesperantistoj el Ĉeboksaro, Novoĉeboksarsk, Kazanj, Uljanovsk kaj Moskvo.

Komence okazis "Interkona Vespero", poste ni poteame preparis amuzajn fabelojn (4 teamoj -> 4 fabeloj), poste okazis kursoj de bela danco "Polonez'" (polonaise) kaj certe tre abunda kaj bongusta novjarfesta manĝado! Poste komencis la programo ĉirkaŭ granda Novjararbo. La programon tradicie gvidis Avo Frosto kaj Neĝulino, sed nun ili ankaŭ 'sdvinulisj' (iomete freneziĝis:): Avo Frosto estis belega Luba Ĥaritonova, kaj Neĝulino estis mi (Serĉjo Tiĥonov)! Kaj ĉiuj diris, ke mi estis plej bonega, amuza, bela kaj ĉarma Neĝulino!!! :) Ni dancis "Polonezon" kaj poteame prezentis siajn amuzajn fabelojn (plej bonega estis fabelo "Cindrulino" far 'ruĝa teamo', oni eĉ proponis nepre prezenti ĝin dum EoLA-14)! Poste (tutnokte) okazis bonega diskoteko kun plej diversa muziko (grandan dankon al nia disk-ĵokeo Sergej Petrov, kiu sukcesis flati al ĉiuj). Dum nokto ankaŭ okazis longa komuna kantado kaj novjaraj aŭguradoj (tradiciaj rusaj, per tarokoj kaj per ĉina 'Libro de ŝanĝoj'). Matene ni iomete dormis (de 6-8 ĝis 10). Post la dormo okazis karate-gimnastiko, preparita de niaj karatistoj Sergej Petrov kaj Viktor Nosov! Poste ni preskaŭ tuttage ludis je tradiciaj E-ludoj. Do, ĉio estis krute! ;)

REK

De la 9a ĝis la 16a de decembro rusiaj esperantistoj havis unikan eblecon ĝui komunan etoson en komforta ripozejo "Berjozovaja roŝĉa" apud Kostroma, kie okazis la 21-a Rusia Esperantista Kongreso. Dum la Kongreso oni povis spertiĝi pri ekspresa E-instruado (la diskutojn gvidis Irina Gonĉarova), E-kulturo kaj ideologio (Nikolao Gudskov), funkciigo de efika E-klubo (Anatolo Gonĉarov), kreado de TTT-paĝoj (Slavik Ivanov) ktp. La kongresanoj ĉeestis koncertojn de eminentaj artistoj, ekskursis tra la antikva urbo (Kostroma estas preskaŭ 850-jaraĝa), multe diskutis, elektis la plej "imitindan Esperanto-aganton de la jaro" kaj faris multajn aliajn utilajn kaj ne tre aferojn.

La detaloj aperos en la sekva numero de Rusia Esperanto-Gazeto ("REGo") kaj en diversaj inform-kanaloj.

StRIGo-7, 7-11 novembro 2001

Jam tradicie dum novembraj festotagoj E-junularo de Centra Rusio kunvenas por la Studa Renkontiĝo de la Iniciatema Generacio (StRIGo). Ĉi-jare la aranĝo okazis en Vladimir, antikva rusa urbo apud Moskvo.

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
[OkSEJT]
[IJK]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Multlingva paĝaro
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005