Geografi-historiaj klarigoj pri la IJK-ejo

En 2004 IJK pasos en bazejo "Berjozka", apartenanta al Kovrova ekskavatora uzino. Antaŭe ĉi tie estis du ripoz-bazejoj, kiuj kunfandiĝis: "Solniŝko" kaj "Berjozka". Iam eĉ pli frue ĉi tie estis nobela bieno, detruita post la revolucio de la 1917-a jaro. La ripozejo festis ĉi-jare sian 65-jariĝon. Ĝia direktoro ekde 1984 jaro kaj ĝis nun estas Aksjonov Jevgenij Miĥajloviĉ, li tre favoras Esperanto-movadon — kaj tio ebligas ĉiujarajn Esperanto-aranĝojn en la ripozejo ekde 2001 jaro.

La loko: ripozejo "Berjozka" situas 4 kilometrojn for de la vilaĝo Kljazemskij gorodok. Kiel atestas historiistoj en la tempoj de antikva Suzdala princlando (kaj iam Rusio aspektis kiel aro de multegaj princlandoj) ĉi tie situis grava urbo Starodub. Ĝi estis konstruita laŭ ordono de la princo Jurij Dolgorukij en 1152 jaro. Ekde 1218 jaro la urbo iĝis la centro de sendependa Staroduba princlando. Dudek jarojn pli poste ĝi estis cindrigita de mongolaj invadintoj. Tio ne kaŭzis al ili ajnan penon, sed iom da malbonaj emocioj — la Staroduba princo Ivan Vsevolodoviĉ fuĝis kun ĉiuj urbanoj kaj ties havaĵoj en densan arbaron kaj tie kaŝiĝis ĝis la foriro de la mongolaj taĉmentoj. La historio atestas, ke la princo supervivis ĉiujn siajn multnombrajn fratojn kaj mortis jam tre maljuna.

Liaj posteuloj daŭrigis tre singardan kondutlinion, provante manovri inter la plifortiĝantaj Moskva kaj Tverja princlandoj, ne forgesante pri la tataraj ĥanoj. Tamen en 1363 jaro moskvanoj okupis la Staroduban teritorion kaj anstataŭigis la princon per pli obeema, kiu fakte iĝis vasalo de la Moskva princlando. Starodubanoj jam ne plu povis eviti bataladon kaj devis partopreni moskvajn militirojn kontraŭ Tverj kaj la tataroj. Partoprenis ili ankaŭ en la Kulikovskaja batalo.

Jam kiel interna teritorio de Moskva Rusio Staroduba princlando ekzistis ĝis la komenco de la 15-a jarcento, kiam mortis la lasta Staroduba dinastia princo.

Sed eĉ pli frue komencis morti la urbo: en 1410 jaro ĝin denove pogromis tataroj, inter 1430-50 jj ĝin plurfoje rabis rusaj trupoj de militantaj frakcioj de tiama feŭda milito. Post tio la urbo apenaŭ vivis kaj en kelkaj dokumentoj eĉ nomiĝis "urbejo", sed tamen iom da loĝantoj tie daŭre restis. Oni kredas, ke la lasta guto estis militiro de kazanaj tataroj en 1541 jaro, kiam la urbo estis findetruita kaj ĝiaj loĝantoj forkondukitaj kiel militkaptitoj.

Post kelkaj jardekoj ĉi tie denove ekverdis kampoj kaj tuj apud la eksa ĉefurbo de malaperinta princlando ekkreskis vilaĝo Kljazemskij gorodok. Ĝia vivo feliĉe estis pli paca, kvankam ankaŭ ĝi suferis foje — jen de poloj, jen de lokaj arbaraj rabistoj.

Jen en tia historia loko pasos nia glora IJK-2004.

Laŭ tendar-libro de OkSEJT-41 kompilis A. Grigorjevskij kaj Sl. Ivanov.