La urbo evoluis surloke de antikva vilaĝo Roĵdestvino, aparteninta al la
Starodubaj princoj. La nomon Kovrov la nova urbeto ricevis honore al unu el
la posedantoj princo Andrej Feodoroviĉ, kromnomita Kovjor (Tapiŝo) pro la
memorinda glorago dum la Kulikovskaja batalo li la unua invadis la
tendumejon de ĥan-Mamaj kaj kaptis de tie valoran tapiŝon.
La oficialan statuson de urbo Kovrov ricevis en 1778 jaro, dum regado de Jekaterina la Granda.
Pri la posta historio de la urbo oni ne havas ion specialan por fanfaroni. El notindaj eventoj estas eble nur la establo de mitrala uzino tuj antaŭ la unua mondmilito. Ĝi sukcesis ekfunkcii nur jam dum la Soveta potenco kaj produktis kelkdek mitraletojn por la Ruĝa armeo (kiun oni apenaŭ sukcesis rimarki sur la batalkampoj de la Civitana milito). Dum la postaj jardekoj oni ekproduktis ĉi tie la faman mitralon de Degtjarjov unu el ĉefaj armiloj de la Ruĝa/Soveta armeo dum la dua mondmilito.
En Kovrov loĝas nuntempe 150 mil personoj.
Laŭ diversaj fontoj kompilis A. Grigorjevskij kaj Sl. Ivanov.