Se vi bezonas inviton por ricevi rusian vizon (nuntempe tio rilatas preskaŭ al ĉiuj landoj, krom fakte kelkaj eks-sovetuniaj), bonvolu sendi fotokopion (letere, fakse aŭ retpoŝte) de la pasporta paĝo, sur kiu estas via foto, la pasport-numeron, naskiĝdaton, daton ĝis kiu la pasporto validas, nomon de via labora aŭ studa loko. Krome vi bezonos sendi anticipe 10 eŭrojn por ke la organizantoj povu pagi surloke la oficialan tarifon por aranĝado de invitletero.
Ni planas fari la invitojn por la periodo ekde la 5-a ĝis la 27-a de julio 2004. Tiel vi povas sukcesi viziti niajn Antaŭ kaj Post-kongresojn, proksimtempajn rusiajn junularajn E-aranĝojn, BEMI-karavanon tra Siberio, havi sufiĉan tempon por atingi la ĉinan limon por pluveturi al la UK en Pekino (se vi bezonos reveturi tra Rusio bv. peti nin pri invitilo kun dufoja enveturo en la landon). Vi ankaŭ estos bonvenaj ĉe multnombraj rusiaj gastigantoj de la Pasporta Servo.
| < 20 j. | < 27 j. | 27+ | |
| A | 20 | 30 | 40 |
| B | 10 | 15 | 20 |
| C | 5 | 7 | 10 |
Kategorio A: EU-landoj, sen la novaliĝintaj, Japanio, Kanado, Monako, Norvegio, San Marino, Svislando, Vatikano, Usono.
Kategorio B: ĉiuj landoj, krom en kategorioj A kaj C.
Kategorio C: landoj de eks-Sovetio (krom Estonio, Latvio kaj Litovio).
En 2-litaj ĉambroj: 60 EUR por la tuta periodo.
En 3-litaj ĉambroj: 40 EUR.
En 6-litaj: 30 EUR.
En amasejoj, plurlitaj ĉambroj: 20 EUR.
En propra tendo: 5 EUR.
Trifoje tage: 35 EUR por sep tagoj.
Sen matenmanĝoj: 30 EUR. Nur tagmanĝoj: 14 EUR. Nur vespermanĝoj: 21 EUR. Vegetaraj manĝoj ankaŭ estos disponigataj.
Rabatoj: se oni pagas antaŭ 3.01.2004 A: -10 EUR, B: -5 EUR, C: -3 EUR.
Malrabatoj: se oni aliĝas post la 1-a de majo 2004 kaj surloke A: +10 EUR, B: +5 EUR, C: +3 EUR.
Surloka malrabato: se oni ne estas membro (aŭ patrono) de TEJO aŭ REJM oni krompagas 30 EUR.
La aliĝo estas valida, kiam la LKK ricevas la plenan aliĝkotizon kaj plenigitan aliĝilon.
La aliĝperiodo estas kalkulata laŭ la sendodato de la kotizo.
La aĝo estas kalkulata por la 10-a de julio 2004.
La aliĝo estas transdonebla, sed ne rekompencebla.
Ĝenerala retadreso de LKK: ijk(ĉe)tejo(punkto)org
Invitleteroj: ijk(punkto)vizoj(ĉe)tejo(punkto)org
UEA-konto: ijkb-b (kun indiko Por IJK-2004).
Sberbank (Rusio) (preferinda por antaŭpagi invitilon):
Account with Institution: SABRRUMMNA1 Savings Bank of the Russian Federation (Volgo-Vyatsky Office) Shumerlinskoe branch 5836 Shumerlya, Russia To beneficiary's account: 42301978475170000004 GRIGOREVSKIY, ANDREY ANATOLEVICH
Malplej kostas sendi al la konto en Sberbank pere de ties korespondaj kontoj en via lando: ekz. por Germanio - Deutsche Bank AG 949 8726/10 SWIFT: DEUTDEFF (pliaj baldaŭ aperos).
Se 22-jara knabo el Hungario volas partopreni IJKon, loĝante en propra tendo, sed manĝante trifoje tage en la manĝejo, li devos pagi: 10 EUR por la invitilo, 15 EUR kiel aliĝkotizon, 5 EUR por la tendoloko kaj 35 EUR por manĝado. Sume 65 EUR por la tuta periodo.
Se 17-jara knabino el Svedio volas veni al IJK por loĝi en plej luksaj kondiĉoj, sed manĝi nur tagmanĝojn, ŝi pagos: 10 EUR por la invitilo, 20 EUR kiel aliĝkotizon, 60 EUR por la loko en 2-lita ĉambro kaj 14 EUR por tagmanĝoj. Sume 104 EUR por la tuta periodo.
Kaj tiel plu...