Por atingi IJK-on vi devas unue atingi urbon Kovrov (vidu geografian mapon sube). Tion eblas fari:
Per la longdistancaj trajnoj: Moskva Niĵnij Novgorod; Moskva Petropavlovsk; Niĵnij Novgorod Simferopol; Moskva Serov; Jaroslavl Niĵnij Novgorod; Moskva Severobajkalsk; Moskvo Omsk; Moskva Tomsk; Sankt-Peterburg Omsk; Sankt-Peterburg Iĵevsk; Sankt-Peterburg Niĵnij Novgorod; Sankt-Peterburg Samara; Jekaterinburg Brest; Novosibirsk Brest; Irkutsk Minsk; Niĵnij Novgorod Adler kaj aliaj. Kompreneble, la menciitaj trajnoj haltas en Kovrov ankaŭ dum la rea veturo (ekzemple, Petropavlovsk Moskva). Sed atentu, ke ne ĉiuj trajnoj itineras ĉiutage, kaj multaj el ili venas al Kovrov nokte.
Per la elektrotrajnoj el Vladimir (04.10, 06.10, 08.40, 09.35, 13.00, 15.30, 17.40, 18.30, 20.50, 22.15), la veturdaŭro ĉ. 1,5 h. Krome, ekzistas elektrotrajnoj el Niĵnij Novgorod, Goroĥovec, Vjazniki kaj Murom.
Per la interurbaj busoj el Moskvo (Ŝĉolkovskij stacidomo, startas je 11.20, 14.30, 17.35), la veturdaŭro ĉ. 5 h., Ivanovo (08.30, 13.35, 15.30, 19.25), Vladimir (12.05), la veturdaŭro ĉ. 2 h.; la urbon traveturas ankaŭ la busoj Ivanovo Ĉeboksary, Kostroma Niĵnij Novgorod kaj la reaj.
Ni planas organizi ankaŭ specialajn busojn el Moskvo al la IJK-ejo mem.
De la Kovrov-a busa stacidomo (kiu situas apud la fervoja) atingi la vilaĝon Repniki per unu el la busoj: Kovrov-Panteleevo (04.45, 07.55, 13.20, 16.20, 19.10), Kovrov-Repniki (06.35, 19.10) aŭ Kovrov-Sannikovo (04.53, 09.40, 12.25, 14.40, 18.00); la veturdaŭro ĉ. 40 min.
De la busa haltejo en vilaĝeto Repniki necesas iri antaŭen proksimume 100 m ĝis la indikilo al la bazejo "Berjozka", turniĝi tie al la vojo maldekstren, kaj post 500-600 m vi atingos la bazejon.
Dankon al Gr. Arosev pro la plejparto da informo.Jenaj mapoj povas helpi imagi, pri kiu loko temas: