Informilo de KLUBA FORUMO #4(la forumo estas iniciato de REJM) Saluton al ĉiuj!!! En tiu ĉi numero legu la raporton de Alekseo Kuznecov (la ĉeforganizanto, Kostroma) pri okazinta Vespero de Diversnaciaj Kantoj en Kostroma; kaj tre interesan OKEJ-manlibreton...
Saluton al ĉiuj legantoj!
Nun mi rakontu kiel pasis nia vespero.
El invititoj kantis jenaj partoprenantoj:
Komenco de la vespero malfruiĝis je 20 minutoj pro transporto
de muzikaj instrumentoj. Estis ne multe da spektantoj (ĉ. 38). Pli multaj
estis la partoprenantoj. Sume, en la kinejo ĉeestis ĉ. 100 homoj. Multe da homoj ne pagis monon kiel spektantoj. Ili diris, ke ili estas amikoj de la partoprenantoj, k.t.p. (Ĉiuj eniris la kinejon tra unu pordo). Ni devis pli severe disdividi la partoprenantojn de la spektantoj per iuj specialaj biletoj.
Dum koncerto la spektantoj aktive partoprenis la vesperon. Ili
respondis al la partoprenantoj en diversaj lingvoj, kunkantis, eĉ dancis!
Profesiaj muzikistoj el la grupo "Eĥo de Edeno" sidis ĉe scenejo
kaj iufoje kunludis per violono, gitaro kaj tamburino.
Ĉeestis amaskomunikististoj: urba radio, du urbaj TV-kanaloj. La
partoprenantoj respondis al demandoj de ĵurnalistoj dum la vespero. Unu
ĵurnalisto eĉ prenis intervjuon en la salono! Terure! Sed evidente estis
intereso al la vespero. Certe oni demandadis pri E-o.
Estas dirintaj kelkaj frazoj pri Kostroma E-Teamo. Fine en kinejo aperis Oĉjo Dadaev, kiu petveturis el Moskvo. Li rakontis pri E-o, iomete pri la gramatiko kaj pri E-arto. Oĉjo kantis en la persa, E-a, kaj en la armena-rusa-azerbajĝana lingvoj. Dum kantado de ŝerca kanto en la tri lingvoj, armenoj kunkantis Oĉjon kaj poste unua, dua muzikistoj en la salono aliris la scenejon kaj kunmuzikis dancante. Tio estis plej sikcesa momento de la koncerto. Ĉirkaŭ; dek homoj improvizante kunkantis kaj kunludis Oĉjon, kiu staras en la sceno silente ridantete ĉar li ne sciis vortojn plu! :-) (RIM. de Oĉjo: la vortoj ne plu estis simple iom tedis jam pli ol dekan fojon cikle kanti la samon... ;)))...) Poste niaj klubanoj kun Oĉjo kantis kanonon 'Tohuvabohuo'. Ni eĉ; skribis vortojn de la kanono kaj Oĉjo laŭ;litere legis ĝ;in kun la spektantoj.
Al tiu tempo el la spektantoj restis ĉirkaŭ 30 homoj, kaj
amaskomunikistoj foriris ne vidante plej interesajn aĵojn. La armenoj
estis plej aktivaj spektantoj-partoprenantoj kaj finis vesperon per ĝoja
danco.
Nia klubo faris ligojn kun ĉ;inaj, turkaj teamoj, eksciis pri naciaj
unuiĝ;oj en nia urbo, informis urbanojn pri nia teamo kaj pri E-o. En la retpaĝaro de REU: http://reu.da.ru/ legu la paĝon "OKEJ-manlibreto", utilega por la klubestroj kaj la organizantoj de E-aranĝoj.
Oĉjo Dadaev
REJM-komitatano pri interkluba laboro
kunordiganto de KLUBA FORUMO
|
Iom da reklamo:
Hazarda ligo:
Antaŭplanu vian someron jam nun! Plena kalendaro de aranĝoj ĉe www.eventoj.hu! |
| Al la ĉefa paĝo! | Reen! |
REJM 2000-2005