Informilo de KLUBA FORUMO N.6(la forumo estas iniciato de REJM) - (28.07.00)Saluton, karaj geamikoj! Pasis jam du monatoj post la lasta numero de la informilo. Dum tiu tempo okazis en Rusio kelkaj renkontiĝoj (IvERo apud Ivanovo, SAT-Kongreso en Moskvo); tra Moskvo pasis Granda E-Karavano al Honkongo; nun okazas antaŭOkSEJTa riparado de la tendarejo kaj OrSEJT apud Tomsk. Restis du semajnoj ĝis la OkSEJT apud Ivanovo. Por la dua semajnfino de la septembro estas planata REJM-seminario. Ŝajne septembre en Ivanovo kaj ĝuste oktobre en Ĉeboksaro okazos Lingva Festivalo. Novembre devas esti StRIGo ie kaj TERO en Kazanj. Poste NovJarFesto diversloke. Kio plu? Sube legu ideon de Irina Gonĉarova kaj Polina Belova, kiujn ideigis supre menciita Karavano... Amikoj,La adresaro de tiu ĉi dissendo (Aleksandr Blinov, Andrej Ananjin, JEAĈR, Katja malgranda, Konstantin Viĥrov, Burmisova Ekaterina, Jurij Karcev, Etulino, Gennadij Basov, HrustaLerki, Polina Belova, Oĉjo, Onjo Ĉernyŝova) montras, al kiu estis dissendita la MASI-deklaro pri Bajkal-2001. Bv konsili, al kiu mi sendu en Vladimir, Krasnojarsk, Irkutsk, Jekaterinburg - kaj prefere sendu mem, ĉar mi la 25an foriros al IJS kaj Polina jam forestas en Moskvo; sed estus bone, ke la kunorganizantoj havu tempon por pripensi ĝis la limdato - la10a de septembro. Mi esperas kun kelkaj el vi jam paroli pri la afero dum OkSEJT. Mia peto dume ne informi al eksterlandanoj signifas NE DONI AL ILI TIUN ĈI TEKSTON por publikigi, ĉar ĝi estas por la interna uzado. Sed buŝe informi jam eblas kaj necesas! Post kiam ni ricevos konsenton pri la kunlaboro de la plej multaj organizontoj, mi preparos alian tekston por la eksterlanda gazetaro kaj kurtigos tiun ĉi por la rusia. Dume, laŭ mi, la plenan tekston eblas aperigi en la reta Kluba Forumo, se en aliaj eldonaĵoj - nur supraĵe. Ĉiam kore via - Irina Gonĉarova La 1a Internacia TraRusia Karavano "Esperanto - ŝlosilo al la tuta mondo" BAJKAL-2001 MASI alvokas al kunagado!Deklaro por rusiaj E-informiloj.Amikoj, samideanoj, kolegoj! Post la entuziasmiga sperto pri la moskva akcepto de la IJK-karavano, iranta al Honkongo, MASI, al kiu aliĝis la kursfinintoj de FaRo (la MASI- kursaro "Faru la Rondon!") elpaŝas kun la iniciato okazigi ĉiusomerajn internaciajn esperantistajn karavanojn tra Rusio. Per tio ni celas:
Por la somero-2001 ni elektis la itineron al Bajkalo. En tiu ĉi unua sciigo ni ŝatus prezenti al vi la anticipajn ideojn por ties plia dumjara polurado kaj precizigo. La akcio: "Esperanto - ŝlosilo al la tuta mondo". En la itineraj urboj la karavananoj elpaŝos kun popularigaj agitkoncertoj kaj prelegoj, renkontiĝos kun studentoj kaj junularo, kun gvidantoj de junularaj societoj ktp. La itinero: Moskvo (4 tagoj) - Vladimir/Suzdal (1 tago) - Ni[nij Novgorod (1 tago) - Ĉeboksaro (3 tagoj) - Uljanovsk (1 tago) - Dimitrovgrad (3 tagoj) - Jekaterinburg (2 tagoj) - Omsk (2 tagoj) - Tomsk (2 tagoj) - Krasnojarsk (4 tagoj) - Irkutsk (1 tago) - Bajkal (7 tagoj) - Irkutsk (1 tago) - Moskvo (1-3 tagoj + OkSEJT (3 tagoj) kaj/aŭ OrSEJT (3 tagoj). Tempo: Temas pri 40-45 tagoj en julio-aŭgusto'2001; ni klopodos konsideri la datojn de OkSEJT kaj OrSEJT por laŭeble inkluzivigi tiujn kaj la datojn de IJK por laŭeble ekskluzivigi tiujn. Vojaĝo: Partoprenontoj:
Kondiĉoj por la partopreno:
- La eksterlandanoj pripagas a) siajn vojaĝkostojn, ekskursojn, manĝojn, eblajn komunloĝejojn en la urboj, kie ne troviĝos la gastigantoj; kaj tendarejon ĉe Bajkal. En la itineraj urboj ili senpage loĝas ĉe rusiaj gastigantoj, sed mem pripagas la manĝojn por si kaj por la gastigantoj; b) la tutan vojaĝon por la du ĉeforganizantoj. - La masianoj pripagas: same, kiel eksterlandanoj, krom b). - La aliklubaj esperantistoj pripagas: same, kiel masianoj (sed konsideru la p. 4.). Taskoj de la urboj-kunorganizantoj: - ebligi senpagan loĝadon en hejmoj aŭ en plej malmultekostaj eksterhejmaj kondiĉoj; - organizi popularigajn agadojn kun neesperantista publiko; - vaste reklami la karavanon kaj varbi por ĝi eksterlandajn geamikojn; - zorgi pri distra programo (ekskursoj, teatroj ktp, laŭeble senpagaj aŭ malmultekostaj) kaj interkonaj aranĝoj kun la lokaj esperantistoj; - solvi eventualajn surlokajn organizajn problemojn (ekz-e, akiro de vojaĝbiletoj, enurba registrado ks); - regule kunordigi ĉiujn siajn agojn, koncernajn la karavanon, kun la ĉeforganizantoj; - labori unuteame kun ĉiuj karavanorganizantoj, respondece rilati al la prenitaj sur sin taskoj, gardi la lingvan disciplinon kaj bonan etoson. Ni petas la eventualajn kunorganizontojn antaŭ la 10a de septembro: - konfirmi sian pretecon kunlabori; - skizi eblecojn por realigo de la Taskoj por la kunorganizantoj (vd. supre); - noti kvanton de eventualaj dezirantoj partopreni la karavanon; - nomi la lokan respondeculon pri la karavano (kun nepra retadreso); - fari siajn proponojn kaj ŝanĝojn pri ajna punkto de la enhavo de tiu ĉi Deklaro.
Esperante je via kunlaboremo - AL NOVAJ AGADKAMPOJ KUN NOVA ENTUZIASMO! La ricevintoj! Bv transsendi la mesaĝon al la esperantistoj, kiujn vi konsideras plej taŭgajn por la kunlaboro, en la urboj Vladimir, Jekaterinburg, Omsk, Krasnojarsk, Irkutsk. Dankon! Bv dume NE diskonigi la informon eksterlande!
Oĉjo Dadaev |
Iom da reklamo:
Hazarda ligo:
Internacia Junulara Kongreso |
| Al la ĉefa paĝo! | Reen! |
REJM 2000-2005