Al la ĉefa paĝo

Resumoj de la SEJM/REJM-konferenco,
okazinta dum la Rusia Esperantista Kongreso
3-6.02.2000 en Ĉeboksaro

La konferencon partoprenis 25 personoj. Okazis 3 sesioj.

1. La konferenco decidis taksi laboron de la komitato nekontentiga kaj malaprobi ties raporton.

2. Estis elektita nova komitato konsistanta el:

Vitalik Malenko - kunordiganto
Katja Burmisova, Onjo Ĉernyŝova - instruado
Kostja Viĥrov - reklamado, interreto, varbado
Nataŝa Grigorjevskaja - AktivulTrejnaj Seminarioj (ATS)
Katja Ignatjeva - eksteraj rilatoj
Oĉjo Dadaev - interklubaj kontaktoj

Komisiitoj:
N.Grigorjevskaja - pri OkSEJT-2000
Grigorij Arosjev - pri EoLA-2001

A-komitatano de TEJO (de Rusio) estis elektita K.Ignatjeva.

3. Ŝanĝi nomon de SEJM al REJM. Ĉefa agad-teritorio de REJM estu Rusio.

4. REJM havu nur individuajn membrojn kaj estu du kategorioj: A (ordinaraj membroj) kaj B (membroj super 30 jaroj, sen voĉdonrajto); la membreco estu paga (la kotizon difinas la komitato); por oficialaj instancoj la kunordiganto de la komitato nomiĝu ankaŭ prezidanto de REJM.

5. Memkontrolo
propono - ĉiumonate la komitatanoj kaj komisiitoj sendu informojn pri farita laboro kaj proksimaj planoj al la kunordiganto.

6. Ekzamenoj
por plialtigo de lingva nivelo ĉiu devas pasi elementan ekzamenon por havi en REJMaj aranĝoj rabatojn; postuli al ĉiu kandidato pasi saman ekzamenon antaŭ aliĝo al REJM (por komenco, dum ekzameno ne pretas, aliĝo okazu laŭ atesto de spertuloj (I.Gonĉarova, A.Blinov...).

7. Oficialigo de REJM
samtempe K.Ignatjeva en Ĉeboksaro kaj O.Dadaev en Moskvo esploras la variantojn, eblecojn kaj kondiĉojn de la registro.

8. Decidoj pri aranĝoj:
- konservi kontrakton subskribitan flanke de SEJM kaj E-klubo "Blankaj noktoj" pri la EoLA-2001 en Sankt-Peterburgo;
- havi regularon de SEJToj (prilabori baze de propono en la reto inter komitatanoj);
- havi kontrakton por EoLA.

9. Statuto
O. Dadaev kaj K. Viĥrov preparu la novan statuton.

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
[OkSEJT]
[IJK]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Multlingva paĝaro
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005