Al la ĉefa paĝo

Membroj de REJM

Alla KUDRJAŜOVA

komisiito pri eksteraj rilatoj

Sinprezento

Alla KUDRJAŜOVA, E-kromnomo estas Benita, 24-jara moskvanino, specialisto pri negoc-evoluigo de konsult-firmao.

En REJM-komitato mi komisiite okupiĝas pri eksteraj rilatoj de REJM (kun ne E-aj organizoj, eble kun ŝtataj institucioj, amaskomunikiloj k.s.)

Mi okupiĝis (kunlabore kun Valja Sidorova) pri nokta programo kaj kafeĵo en la lasta IJK, dum Moskva Antaŭkongreso respondecis (kunlabore kun Vika Morozova) pri la programo. Ebligis al eksterlandanoj viz-akiradon por partopreni rusiajn E-aranĝojn. Kontaktis neesperantistajn organizojn, prezentis TEJO-n kaj REJM-on ĉe neesperantistaj aranĝoj, venigis amikojn/konatojn al E-kursoj en Moskvo. Verkis amaskomunikilajn anoncojn kaj tekstojn por E-aj ttt-ejoj, ekz. por www.moskvo.ru.

En la jaro 2005 mi ŝatus revivigi REJM-on kaj malfermi ĝin por kunlaboro kun neesperantistoj. Sed pro trea okupiteco mi prefere kunordigu la agadon de volontuloj, do mi alvokas vin helpi pri tio.

Mallonge pri mi: estonta poligloto kun frapfrazo "La vita e bella" ("La vivo bonegas" - itale).

Kontaktu min rete er.rejm(ĉe)mail.ru aŭ poŝte: 127549, Moskvo, Altufjevskoje ŝosse 56 - 153.

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Popularaj melodioj por via poŝtelefono! "Estas tohuvabohuo..."
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005