Membroj de REJMAnatolij KRASNOKUTSKIJkomitatano pri membroj
Sinprezento Mi estas Anatolij KRASNOKUTSKIJ, 26-jara. Loĝas en Volgograd. Mi havas diplomon kiel fizikisto kaj laboras en ŝtata organizo kiel komputilisto. En REJM-komitato mi respondecas pri membreco kaj helpas pri la datumbazo plus iom da teknika helpo en retaferoj. Mi estas membro de VEJC "Stelaro", helpis organizi ĉiujn lingvajn festivalojn en Volgograd. Mi estas ankaŭ membro de BEMI kaj gastiganto de Pasporta Servo. Mi planas organizi vican LF-n, kompili datumbazon pri REJM-anoj, partopreni IJK-on aŭ iun BEMI-karavanon. Mi ŝatas bicikli, petveturi kaj veturi ĝenerale. Revas pri helikoptero kaj pri promenado sur la surfaco de Luno. Miaj retpoŝtadresoj: tolikkk(ĉe)interdacom.ru aŭ stelaro(ĉe)mail.ru. Paperpoŝtadreso: 400040, Volgograd, pr. Metallurgov 76 - 137. |
Iom da reklamo:
Hazarda ligo:
Kolekto de reklambildoj pri Esperanto por Interreto uzu libere! |
| Al la ĉefa paĝo! | Reen! |
REJM 2000-2005