Membroj de REJMOksana BURKINAkomitatano pri ATS (aktivul-trejnaj seminarioj)
Sinprezento Mi estas Oksana BURKINA, 25-jara, nun loĝas en Peterburgo (antaŭe loĝis en Barnaulo, pli antaŭe - en Alma-Ata). En la komitato de REJM mi okupiĝas pri aktivul-trejnaj seminarioj (ATS), kvankam dum la unua duono de la jaro mi persone ne povos dediĉi al tio multe da tempo. En la ordinara vivo mi okupiĝas pri tri grandaj aferoj, unu el ili estas postdiploma studado ĉe Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, filologia fakultato. Mi pensas, ke dum la venonta jaro mi jam defendos mian disertacion (kiu temas, kelkvorte, pri prononco en Esperanto el socilingvistika vidpunkto). Mi ŝatas okupiĝi pri scienco kaj ne volas lasi la ideon pri plibonigo de scienca medio (rilate al esperantologio, interlingvistiko) en nia lando. La dua afero estas mia ĉiutaga laboro, kiu estas ligita kun organizado de konferencoj, kun tradukoj, komunikado kun homoj kaj multaj aliaj aferoj. Tria afero estas mia persona vivo kaj miaj interesoj. Nun mi aktivas en Humanisma movado, kio estas tre longa temo por rakonti. Krome mi okupiĝas pri psikologio, jogumas kaj kuradas dum bona vetero, interesiĝas pri multaj aferoj: filozofio, medicino, harmoniigaj praktikoj, arto, muziko, kuirado (mi vegetaranas) kaj kaj kaj... Kion mi faris ligite al Esperanto: ja ĉefe mi okupiĝis pri ĝi sciencnivele, ekzemple, prelegis dum sciencaj konferencoj, partoprenis kunsidojn de Interlingvistika Societo (kie mi membras nun), do kaj ekstermovade kaj inter esperantistoj-sciencistoj. Sed se ne paroli pri kromaj okupiĝoj, mi iam instruis en OkSEJT, partoprenis la lastan IJK-on kiel grupgvidanto, ion faris dum Antaŭkongreso en Piter... En la venonta jaro mi pretas partopreni en diversaj aktivecoj (ekzemple, instruado kaj ATS), sed mem forte aktivi povos verŝajne nur en scienca kaj apudscienca sfero. Kontakti min eblas tiel: rete oxygenia(ĉe)yandex.ru, la alternativa adreso estu oxygenia(ĉe)mail.ru; poŝte - 190000, Peterburgo, Glavpoĉtamt, p/k 158, Burkinoj Oksane. |
Iom da reklamo: |
| Al la ĉefa paĝo! | Reen! |
REJM 2000-2005