Al la ĉefa paĝo

Membroj de REJM

Valentina SIDOROVA

kunordiganto de REJM-komitato, komitatano pri financoj

Sinprezento

Valentina SIDOROVA, loĝas en Moskvo, laboras en firmao, okupiĝas pri logistiko.

Mi respondecas pri financoj de REJM kaj estas la kunordiganto de la komitato.

Mi estas komitatano de TEJO, aktiviĝemas en KER (komisiono pri eksteraj rilatoj de TEJO), interesiĝas pri projektmastrumado, seminarioj kaj financoj. Partoprenis en la organizado de du StRIGoj, MAK (Moskva Antaŭkongreso) kaj IJK ĉi-jare.

Mi emas diversmaniere reaktivigi gejunulojn en Rusio por ion fari por/per Esperanto. Seminariojn mi volas, REJM-partoprenon en grandaj forumoj, foiroj, diversflanke prezenti la organizon al la ekstera mondo.

Mi tre ŝatas homojn, mi multe komunikiĝas kun ĉiuj. Al mi plaĉas vojaĝi kaj babili Esperante.

Mia retpoŝtadreso estas grimpi(ĉe)bk.ru.

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Popularaj melodioj por via poŝtelefono! "Vagadi sencele..."
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005