OkSEJT-45
Informletero 1
Junulara Esperanto-Asocio de la Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR)
kaj Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM)
organizas
45an Okcidentan Someran Esperantistan Junularan Tendaron (OkSEJT)
inter la 20-a kaj 28-a de julio 2005
(tuj post la interkultura tendaro organizata fare de la JEAĈR kaj
ĝuste antaŭ la IJK en Pollando)
La loko:
bazejo "Druĵba" proksime de Ŝumerlia (Ĉuvaŝa Respubliko)
(kun tendaj kaj dometaj loĝkondiĉoj)
La ĉi-jara OkSEJT estas planata kiel
- lingva (ne nur esperanton vi povas lerni sed ankaŭ iom el la aliaj
lingvoj!)
- kun tradicia grupa laboro
- familia (pli ol 5 familioj kun siaj infanoj jesis pri sia veno!)
En la programo estas antaŭvidata:
- diversnivelaj lingvaj kursoj,
- konferenco de REJM
- Somera Universitato
- porinfana programo
- porkomencantaj rondoj
- vigla vespera programo
- diversaj koncertoj
- temaj seminarioj (kiel organize ekspres-kurson, kiel lerni fremdajn
lingvojn, Esperanto denaske)
- laborgrupoj pri movadaj projektoj
- internacia diskoteko far Jan Schroeder (Germanio)
Specialan atenton ni donos al:
- bela naturo
- lingva kulturo
- lignofajro kaj gitarkantado
- 40-jariĝo de SEJM
- kaj al la specialaj gastoj - Anatolo Gonĉarov, Vladimir Samodaj, Jan
Schroeder (Germanio).
Ni speciale invitas tiujn kiuj
- volus aktive partopreni la tendaron
- emas apliki Esperanton en ĉiutaga tendara vivo
- kiu havas sperton pri preparo de bongusta manĝo
- havas infanojn kiuj havu iom da esperantlingva programo
- pretas provizi nin per bela gitara, fluta aŭ alia muziko
- ŝatus organizi interesajn primovadajn, grupdinamikajn, interkulturajn
programerojn
Aliĝkotizoj:
Aliĝo antaŭ la 15-a junio: 200 rubloj
Aliĝo surloke: 250 rubloj
REJManoj, JEAĈR-anoj kaj infanoj sub la 14 havas 100-rublan rabaton. La
beboj (ĝis 5 jaroj) rajtas aliĝi senpage!
Loĝkondiĉoj:
Oni loĝas lauelekte:
- en dometoj lun lito kaj littolaĵo (90 rubloj por la nokto por persono
- se oni venas plenperiode kaj 100 - por partatempuloj)
- en propraj tendoj (30 rubloj por la nokto por persono - se oni venas
plenperiode kaj 40 - por partatempuloj)
Manĝkondiĉoj:
La bazejo disponigas al ni kuirejon (kun ĉiuj necesaj iloj: fridujoj,
fornoj ks) kaj manĝejon. Do, ni mem organizos manĝadon. La provizora
prezo por trifoja manĝo estas 120 rubloj por tagnokto/homo. Kompreneble
ni antaŭkalkukas je veganoj, vegetaranoj kaj ĉionmanĝuloj ;-) .
Aliĝilon kaj viajn eventualajn demandojn bv. sendi (aŭ transdoni) al
Irina Semjonova: delfeno@mail.ru.
Aliĝkotizan monon sendu al Antonina (Igorevna) Muljukova, laŭ la
adreso: 428038, ul. Entuziastov, 38/8 - 195 aŭ transdonu al la
reprezentantoj de REJM en la urboj:
- Moskvo: Valentina Sidorova (177 61 45), 8 903 195 10 14 (poŝtelefono),
retadreso: grimpi@bk.ru.
- Krasnojarsk: Anna Morskaja (poŝtelefono 94-98-06),
retadreso: informado.rejm@mail.ru.
- Irkutsk: Konstantin Ĥlyzov (h. 592633, p. 8 908 661 45 79),
retadreso: informado.rejm@mail.ru.
- Volgrograd: Krasnokutskij Anatolij, tel.: 735652 (hejma), 89053340612
(portebla), retadreso: tolikkk@interdacom.ru.
- Cheboksari: Irina Semjonova (vd supre).
kaj eventuale en aliaj urboj.
La organiza komitato:
Irina Semjonova - ĉeforganizanto (irina_sem@rambler.ru)
Andrej Grigorjevskij - teknika parto (andrej.grigorjevskij@gmail.com)
Tonja Muljukova - vespera programo kaj financoj (antonja@mail.ru)
Aleksandr Blinov - ĝeneralaj demandoj (delfeno@mail.ru).
Pliaj informoj pri kiel atingi la bazejon venos por la aliĝintoj.
Bv sendi al la organizantoj viajn informojn:
- Plena nomo :
- Plena adreso :
- Naskiĝdato:
- Retadreso:
- Lingva nivelo (nula, baza, mezbona, bona, perfekta)
- Loĝkondiĉoj:
- Membreco en REJM (en aliaj organizoj):
- Proponoj por la tendara programo:
- La aliĝkotizan monon mi transdonis (sendis) al:
Pri OkSEJT ĝenerale vi povas legi ĉi tie.
|
Iom da reklamo:
Hazarda ligo:
Warning: file(../hazarde.txt) [ function.file]: failed to open stream: No such file or directory in /home/rejm/public_html/oksejt/45/flanko.php on line 35
|