Al la ĉefa paĝo

Petveturado

Oĉjo DADAEV

La paĝo pri petveturado nur komencas esti konstruita, tial ĉi tie ne estas iu serioza (aŭ ne serioza, sed esenca) teksto pri petveturado, kaj lige kun ĝi pri Esperanto, junularo, REJM ks. Sed po iom la paĝo transformiĝos al io pli legebla kaj utila.

Ekzemple tiel, per tiu ĉi tre bona ligo: Autotransinfo.ru. Tie estas sistemo, kiu kapablas kalkuli distancon inter diversaj urboj, indikas ĉiujn interpunktojn kun distancoj ankaŭ inter ili, kun la vojoj kaj eĉ uzata por la vojaĝo tempo. Vere, tre utila por petveturantoj paĝo.

Tamen, estas ankaŭ tio, kion ĝi ne povas konsideri, kaj nur iuj aldonaj scioj aŭ ies sperto povas helpi je tio. Ekz-e, ĉi-jaran OkSEJTon eblas atingi aŭ tra Jaroslavl (ĉ. 350 km), aŭ tra Ivanovo (ĉ. 400 km). Unue, tra Jaroslavl estas je 50 km malpli longa vojo. Due (kaj jen kion ne povus konsideri la paĝo), irante tra Ivanovo, vi NEPRE pasas la urbon, vi ne povos eviti ĝin, kio multe longigas la vojaĝ-daŭron. Kaj Jaroslavlon ne necesas eniri: la vojo iras pretere, nur ete tuŝante la randon de la urbo...

Petveturu kun ni! Ne forgesu rakonti pri via petvetura sperto por la pagxaro de REJM!

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
[OkSEJT]
[IJK]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
Popularaj melodioj por via poŝtelefono! "Vagadi sencele..."
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005