Al la ĉefa paĝo

REJM

Kio estas REJM

Rusia Esperantista Junulara Movado estas tut-landa organizo de junaj esperantistoj.

Kion donas REJM

Aranĝoj

REJM (kun)organizas multajn interesajn porjunularajn aranĝojn. Partoprenu preparadon de OkSEJT aŭ EoLA. Legu pli pri junularaj aranĝoj.

Rabatoj

Aliĝo al REJM donas konsiderindajn rabatojn dum diversaj junularaj aranĝoj. Ankaŭ dum OkSEJT kaj IJK-2004.

Agadkampoj

REJM-anoj grupiĝas laŭ agadkampoj, kie ili povas interŝanĝi sperton kaj interese pasigi tempon. Jam aktive funkcias arta (Sonja Ŝejnina) kaj aliaj sekcioj. Eble vi lanĉu ion propran?

REGo malmultekosta

Membroj de REJM povas aboni "Rusian Esperanto-Gazeton (REGo)" kontraŭ nur 100 rubloj jare kompare kun 120 por aliuloj. REGo estas la plej kvalita (fakte sola, ĉu?) E-informilo en nia lando, kiu speciale povas esti utila por tiuj, kiuj havas malmulte da Interretaj horoj.

Instruado

REJM subtenas finance kaj home fondiĝon de novaj kluboj kaj instruadon en senklubaj urboj. Spertaj junaj instruistoj povas veni al via loko kaj okazigi tie rapid-kurson pri Esperanto. Vi ricevos multe da valoraj konsiloj kaj sentebla helpo.

Ekzamenoj

Ĉiu aliĝinto al REJM fakte pasas A-nivelan ekzamenon, kaj REJM akceptas la A-nivelan ekzamenon de la Ĉefa Atesta Lingva Komisiono de REU (se vi jam pasis ĝin).

Seminarioj

REJM de temp' al tempo organizas seminariojn (Aktivul-Trejnaj Seminarioj, ATS) por siaj membroj. Por la seminarioj oni invitas fakulojn ne nur enlandajn, sed ankaŭ eksterlandajn. Seminarioj ofte estas senpagaj aŭ rabatitaj pro diversaj subvencioj, kiujn ricevas REJM.

Kiel aliĝi?

Se vi jam decidis aliĝi, legu pri la proceduro.

Kiu jam aliĝis

Vi povas vidi la plenan liston de REJManoj. Eble inter tiuj personoj estas viaj (estontaj aŭ nunaj) amikoj.

Kelkaj jam historiaj dokumentoj:

Iom pri apero de REJM
La unua REJM-konferenco, februaro 2000
Alvoko de la unua REJM-komitatano pri kluba laboro
Arkiveto de "Kluba Forumo" (la informilo ne plu aperas)

Iom da reklamo:

Abonu.com: via fenestro al E-mondo
fenestro al E-mondo
[Pri REJM]
[Agadkampoj]
[Membroj]
[Aranĝoj]
[Plej aktuale]
[Kontaktu nin]
[OkSEJT]
[IJK]
Dissendoj de abonu.com
REJM-info
(ĉiumonate)
Hazarda ligo:
TEJO-vikio: kunlaboru facile kaj rapide! Almenaŭ provu ĝin!
Al la ĉefa paĝo! Reen!

REJM 2000-2005