Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en KUBO!!! La limdato estas la 30a de marto.
Per la fonduso eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la diferencon vi pagos).
La kolekto de enketrespondoj pri la revuo Kontakto baldaŭ finiĝos, do ne plu atendu, respondu nun al la enketo disponebla ĉi tie! La limdato estas la 31 de januaro.
Salutojn,
Ekde la translokigxo de tejo.org al nova servilo, la TEJO Vikio estis regule spamita, ecx spamadita, tiel ke la ĉefpaĝo tute ne plu estis uzebla.
La 26a de Septembro, la Eŭropa Unio festumos sian plurlingvecon. Por tiu okazo, eventoj okazos tra Europo, ĉefe en lernejoj fakte. Nu... nur en lernejoj....
Informoj estas videblaj en oficiala retpaĝo, bedaŭrindege nur dulingva (angla kaj franca)...
Mi ĵus revenis hejmen el Poznano, Pollando, kie mi inter la 18a kaj 21a de septembro partoprenis estrarkunvenon de TEJO. Estis la unua kunveno de la nova Estraro, do por mi la unua entute.
La etoso estis bonega. Plej grave estis ke ni (estraranoj kaj nova kaj malnova volontuloj) povis pli bone ekkoni unu la alian. Tion ni ankaŭ faris kaj mi konkludas: mojose!
La nova Estraro de TEJO, elektita dum IJK en Liberec, kunvenos por sia unua estrarkunveno en Poznano, Polujo, inter la 18a kaj 21a de Septembro 2009, flanke de la XXV-a ArKonEs.
La 3an de Septembro, la Estraro de TEJO elektis novan volontulon. Temas pri Alexandre Baudry el Francujo. Li eklaboros en la Centra Oficejo la 14an de Septembro.
Paulina,
Ĝenerala Sekretario
Do, mi ĵus volis iri dormi, kaj trovis mesaĝon en la retpoŝtujo adresita al tejo-aktuale (kiun ni ricevas kopie en la oficejo). Ĝi diras "por tuja diskonigo", do mi almenaŭ legis ĝin ... kaj konstatis, ke vere estis urĝa.