
La nuna estraro, elektita de la TEJO-komitato la 16an de Julio 2011 en la IJK en Kievo, por la periodo 2011—2013, konsistas el:
- Łukasz Żebrowski
(Prezidanto, kunordigo, homaj rimedoj)
lukasz(ĉe)tejo.org , prezidanto(ĉe)tejo.org
- Paulína Kožuchová
(Ĝenerala Sekretario, kulturo)
paulina(ĉe)tejo.org , gxen-sek(ĉe)tejo.org
- Alisa Nikitina
(Kasisto, financoj, subvencipetado)
alisa(ĉe)tejo.org , kasisto(ĉe)tejo.org
- Sergey-Meiyer Tyırin
(unua Vicprezidanto, informado)
sergeo(ĉe)tejo.org
- Michael Boris Mandirola
(dua Vicprezidanto, eksteraj rilatoj)
michael-boris(ĉe)tejo.org
- Nico Huurman
(tria Vicprezidanto, aktivula trejnado, seminarioj)
nico(ĉe)tejo.org
- Tina Tišljar
(Estrarano, kongresoj)
tina(ĉe)tejo.org
- Petra Smidéliusz
(Estrarano, landa agado, edukado)
petra(ĉe)tejo.org
La estraro estas la ĉefa plenuma instanco de la organizo. Ĝi:
- plenumas la decidojn de la komitato
- prezentas estraran raporton al la komitato
- prezentas proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn al la komitato
- decidas pri kontraktoj kun aliaj organizoj aŭ personoj
- nomumas komisiitojn
- nomumas la redaktorojn de Kontakto, TEJO Tutmonde kaj aliaj eldonaĵoj
- decidas pri la Internacia Junulara Kongreso
- decidas pri Patronoj, krom pri ties eksigo
- fiksas la internan funkciadon de la estraro
- ĝenerale zorgas pri la glata funkciado de la organizo