TEJO serĉas... : aliĝu ankaŭ vi al la Komisiono pri Adoleska Agado!

La Komisiono pri Adoleska Agado de TEJO kreiĝis en 2010 por trafi la bezonojn de aĝkategorio kiu ofte "perdiĝas" el la movado. Sub 18 jaraĝuloj fakte havas malmultajn okazojn por renkontiĝi en Esperantujo: la IIK (Internacia Infana Kongreseto) havas alian celgrupon, dum la junularaj renkontiĝoj ankoraŭ ne tute taŭgas por adoleskuloj. Ankaŭ malgrandas la oferto de alispecaj projektoj kiuj sin adresu specife al ili.

Ni kredas ke venis la tempo ŝanĝi tian situacion …ĉu ankaŭ vi? :)

Se vi estas adoleskulo aŭ vi interesiĝas pri adoleska agado, aliĝu al nia grupo por interŝanĝi ideojn kaj provi realigi ion kun ni!

Por aliĝi al la listo ni petas ke vi sendu retmesaĝon al
manuela.ronco ĉe tejo.org kun mallonga memprezento kaj klarigo pri viaj motivigoj kaj kion vi plejemus fari kadre de la komisiono... Kiam? De nun! :D