LanguagesSearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
shana tova kaj bonan ramadan
david-emil p.s.: ankaŭ hodiaŭ/morgaŭ estas la komenco de ramadan, grava islama religia tempo de fastado kaj mi volas deziri bonan ramadan!
|
User loginNavigationNew forum topicsRecent blog posts
Monda Kalendaro |
mi ne scias, ĉu pli bonas
mi ne scias, ĉu pli bonas skribi ion okaze de tiuj festoj kaj riski forgesi aliajn religiojn, kiujn oni opinias gravaj, aŭ esti laika prezidanto...
nu ĉiukaze mi volas kapti la okazon por diri al vi ke vi laŭ mia impreso jam nun multe pli faris (almenaŭ videble) ol kelkaj el viaj antaŭuloj - kaj mi esperegas, ke dum via oficperiodo TEJO iom pli vigliĝas. Mi provas kunlabori :-)
privatulo ;-)
dankon pro via komento kaj laŭdo. :-) mi ĝojas daŭrigi nian kunlaboron kiu ja datas de nia komuna tempo en la gej-estraro. :-)
mi bone konscias pri la problemoj rilate al religiaj festoj kaj oficialaj eldirajxoj pri tio. pro tio la bondeziroj ne estis dezirita kiel prezidanto de tejo sed kiel privatulo (tial mi ne skribis "prezidanta blogo" antaux la titolo ;-)).
kiel privatulo mi simple volis videbligi la festojn - aparte cxar en du religioj kiuj nuntempe havas malfacilan rilaton kun unu la alia samtempe ekas unu el la plej gravaj festperiodoj (kvamkam la festoj mem ne rilatas al unu la alia).