Kiel oni povas vivi en lando sen marŝrutkoj?

Hodiaŭ mi venis hejmen de TBR, la TutBabileja Renkontiĝo (la koncernata babilejo estas www.babilejo.org). Dum iom pli ol semajno ni (maksimume ok homoj; iuj ne ĉiam ĉeestis) amikumis en Ukrainio, unue en Sevastopolo en Krimeo, kaj poste en Odeso.

La restado en Krimeo estis mirinda. Mi venis el preskaŭ aŭtuna Svedio (nu, ĉi tie iom pli varmas ol kutime, ŝajne pro la tutmonda varmiĝo), kaj reeniris en la someron krimean. Ni eĉ naĝis en la Nigra maro (la akvo iom malvarmis, sed la sablo plaĝa tute ne). En matenoj ni longe dormis, iris aĉeti manĝon en apuda vendejo, preparis matenmanĝon kaj manĝis ĉe ĝardena meblareto sub vinberujo; vespere ni ekskursis al diversaj lokoj, ĉiun nokton serĉante taksion por veni hejmen, ĉar ni loĝis en vilaĝeto dek kilometrojn ekster Sevastopolo. Foje ni revenis frue; foje ne ;)

Poste en Odeso ni urbumis dum du tagoj. Tiam restis en la renkontiĝo krom mi nur rusoj, do mi havis okazon plispertiĝi pri la rusa lingvo. Ŝajnas ke kiam mi uzis tiun lingvoj ne nur kun fremduloj sed ankaŭ kun amikoj, ĝi pli bone encerbiĝis, kaj foje mi sukcesis eĉ kompreni vojpriskribon, ne nur per kapto de unuopaj ŝlosilvortoj, sed per kompreno de tutaj frazoj. Tio estis ĝojiga sperto.

Maturiĝis tiam la tempo por disiĝo; mi jam pasigis pli da tempo ol mi unue intencis, kaj estis laca kaj malsaneta, do mi ekiris okcidenten al Varsovio, dum aliaj iris orienten al Moskvo. Sed vivos la sent' kiu iam kunigis… la sentoj, la memoroj, kaj la ekestintaj internaj ŝercoj restos en niaj koroj.

Ankaŭ tre plaĉis al mi miaj propraj antaŭ- kaj post-"renkontiĝoj" en Varsovio. Estas longa vojo inter Svedio kaj Ukrainio, do iu saĝulo decidis estigi meze de tiu vojo belan urbon kun bonkoraj loĝantoj. Grandan dankon pro via gastigo!

(Eble iu leganto miras pri la titolo de mia skribaĵo. "Marŝrutko" estas speco de buseto en Ukrainio kaj najbaraj landoj. Al mi ŝajnas ke ĝi estas fremda koncepto por sveda kulturo, ĉar ĝi postulas pli da intimeco kaj sociala interagado ol ordinara buso, kaj svedoj ĝenerale estas fermiĝemaj al fremduloj. Eble iom da marŝrutkoj buntigus nin… dume mi plu biciklas.)

alilandaj busetoj

Fakte, mi mem ekkonis tiajn busetojn unue en Kenjo (kie ili nomigxas "matatu") kaj poste multe uzis ilin en Tanzanio (kie ili nomigxas "daladala"). Mi kun gxojo cxi-somere malkovris, ke en Ukrainio kaj Rusio ekzistas la sama fenomeno sub la nomo "marsxrutka". Interese estas ke "Marsxrutka" devenas de "Marsxruto", kiu devenas de la germana "Marschrute" (Esperante marsxruto).

Laux mi, oni en Esperanto simple povas diri "buseto". Oni povas precizigi uzante la esprimon "senplana buseto", cxar la priparolitaj busetoj ja karakterizigxas per tio, ke ili ne havas tempoplanojn pri ekveturtempo kaj alventempo, sed simple ekveturas kiam ili plenigxas (au kiam la kondukisto ne volas plu atendi).

Marcos.

=) "Marsxrutko" estas

=)
"Marsxrutko" estas karaktera por rusoj mallongigo de "marsxruta taksio" (komparu: "elektricxko" de "elektra trajno") kaj prezentas buseton (rigardi), kiu kursas law iu difinita marsxruto ene de urbo. gxi estas pli rapida ol buso kaj pli malmultekosta ol taksio, sed subkomprenas certan komunikon kun kunveturantoj kaj kun stiristo.
Ili estas vastajxo en eks-sovetio, kaj law mi ili estas ege oportunaj. mi entute konsentas kun temo =)

____________________________
bone esti tiu, kiu esti bone