LanguagesSearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Kontakto pri Egalaj Rajtoj en la interreto!La ĉefa temo de la kvara numero de Kontakto estas Egalaj Rajtoj kaj Feminismo, kaj antaŭ ol vi ricevos vian paperan ekzempleron, vi jam nun povas legi la retan (plenkoloran) version de Kontakto en la Reta Jarlibro de UEA! Kiel ĉiam, atendas vin bunta fasko da artikoloj - kaj rilataj al la ĉeftemo, kaj ne. En la artikolo “Universitatoj kaj feminismo” nia aŭtoro esploras la staton de virinoj en la akademia mondo. De alia ĉi-tema artikolo vi ekscios pri tio, kial en la menso de multaj homoj la vorto “feminismo” nuntempe ligiĝas kun “diversaj -ismoj, malbonaj por la homaro”, kaj kial en nia tempo disvastiĝis la ideo, ke “moderna virino ne bezonas feminismon por sukcesi”. Vi ankaŭ legos artikolon pri la unua virina faraono, kaj eble la unua granda virino-reganto en la historio de la homaro. En la “ne-tema” sekcio vi trovos tre nekutiman beletran rakonton, artikolon pri Intelekta Maratono en Odeso (en kiu partoprenis ankaŭ esperantistoj), amuzegan komikson, vojaĝ-rakonton el Usono kaj diversajn aliajn informojn. Kiel ĉiam, parto de la artikoloj aperas en facila lingvaĵo – speciale por la komencantoj kaj iliaj instruistoj. La venonta numero de Kontakto (kaj ankaŭ TEJO Tutmonde) estos duobla, kaj ĝi kovros samtempe du temojn: Tutmondiĝo kaj Amo. Kaj ankoraŭ ne estas tro malfrue kontribui – la limdato por ricevi kontribuojn estas la 10-a de novembro. Ni decidis pri la unuaj du temoj de la jaro 2007, ili estas: Mitoj (limdato: 10-a de januaro) kaj Libero (limdato: 10-a de februaro). Kontribuu – kaj ankaŭ proponu vian temon! Viaj artikoloj (kaj temaj, kaj ne), ideoj kaj proponoj estas pli ol bonvenaj kaj ege bezonataj! Kontakto estas alirebla interrete por TEJO-membroj kaj por aliaj UEA-membroj, kiuj estas abonantoj de Kontakto aŭ subtenantoj de TEJO. La Reta Jarlibro funkcias tre facile: por registriĝi necesas viziti la paĝon http://reto.uea.org/ kaj enmeti vian UEA-kodon (kiun vi ricevis sur via membrokarto) kaj retadreson, kaj elekti salutvorton kaj pasvorton. Poste revizitu la saman paĝon, tajpu la elektitan nomon kaj pasvorton, kaj iru al la sekcio “Teko”. Amike, |
User loginNavigationNew forum topics
Recent blog posts
Monda Kalendaro
|