ReVo por Firefox 2.0

Hodiaŭ mi laciĝis pri la fakto ke diversaj vortaroj kiel LEO kaj Webster ekzistas kiel specialaj serĉiloj, sed ReVo ne. Do, mi esploris kaj trovis ĝin sufiĉe facile kreebla. Se vi havas Firefox 2.0 simple instalu ĝin.

Jen, vi havas serĉilon en Firefox 2.0!

Dankon!

Dankon! Ĝi tre bone funkcias!

ReVo translokiĝis

Antaŭ kelkaj tagoj ReVo translokiĝis al alia adreso (reta-vortaro.de), kaj pro tio via serĉil-kromaĵo ne plu funkcias. Ĉu vi konsideras baldaŭ renovigi ĝin?