SearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
NJE organizas sakraĵ-konkurson
Laŭ nia impreso homoj tre malofte sakras en esperanto, multe malpli ofte ol en naciaj lingvoj. Kial? Ĉu ĉar esperantistoj ne estas sakremaj aŭ ĉu pro limigita vortprovizo? Ĉiukaze, ni ŝatus kreskigi la fivortprovizon de esperanto kaj tial invitas vin ĉiuj sendi al ni kiel eble plej trafajn, vulgarajn, ofendajn kaj originalajn fivortojn. Uzu vian fantazion aŭ traduku de alia lingvo. Nur unu kondiĉo: La vortoj ne ataku unuopulojn. La juĝkomisiono konsistos el Jardar Eggesbø Abrahamsen (prezidanto de Norvega Esperantista Ligo kaj doktoro pri lingvistiko), Otto Prytz (akademiano kaj devene el la norda, plej sakrema parto de Norvegio) kaj Heming Welde Thorbjørnsen (prezidinto de TEJO). La unua premio estos 5 k-diskoj de Vinilkosmo. La dua kaj tria premioj konsistos el du kaj unu kd-oj respektive. Sendu viajn kontribuaĵojn plej malfrue la 1 de aprilo 2007 al nje.forigu@forigu.esperanto.no aŭ al NJE-estraranoj kaj anoj de la juĝ komisiono kaj iliaj familianoj kaj karaj povas partopreni sed ne gajni. Ni metos ĉiujn proponitajn vortojn kaj informojn pri kiuj gajnis en nia retejo www.esperanto.no/nje komence de majo 2007. Ni suspektas ke oni sakras tre malsimile en malsamaj lokoj, do ni esperas ricevi fivortojn de multaj partoj de la mondo! (la originala mesaĝo troviĝas ĉe http://www.esperanto.no/nje/ind/ind2006-06.php) |
User loginNavigationNew forum topicsRecent blog posts
Monda Kalendaro
|