LanguagesSearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Baldauxa emeritigxo de Jxenja AmisPer cxi tiu letero mi sxatus publike anonci mian baldauxan “emeritigxon” de la posteno de Kontakto-redaktoro. Bedauxrinde, mia laboro ne lasas al mi suficxe da tempo por dedicxi tiom grandan parton de mia tempo, kiom indas, al la redaktado de Kontakto... Mi multe pensis, kiel fari la transiron kiel eble plej glata kaj nerimarkebla al la abonantoj, al la CO ktp., kaj mia penso estis, ke la plej bona mia anstatauxanto estus la longdauxra korektisto de Kontakto (kaj ekde antauxenlonge - vicredaktoro) - mia iama samlandano kaj amiko Pauxlo Mojxajev. Post ioma konvinkado, li konsentis kandidatigxi, kaj mi rekomendis lin al la TEJO-estraro; ili konsultigxis kun la TEJO-komitato kaj decidis akcepti lian kandidatigxon. Do, mi ankoraux restos redaktoro iom da tempo, kaj Pauxlo plene transprenos Kontakton post kelkaj monatoj. Ni dum iom da tempo tempo laboros kune, por certigi kiel eble plej glatan transiron. Mi dauxre helpos al Pauxlo: faros grafikan laboron (gxis kiam tio ne plu estos necesa), konsilos kaj, se la tempo permesos, - verkos. Estis vere nekredeble dum pli ol kvin jaroj esti redaktoro de Kontakto. Tio estis granda honoro, granda plezuro kaj granda respondeco – kaj gxi vere estis (kaj ankoraux estas!) grava parto de mia vivo. Mi estas tre bonsxanca, ke mi havis tiun unikan okazon konatigxi kaj amikigxi kun tiom da bonegaj homoj el la tuta mondo – kaj privilegion servi al Esperantujo, al TEJO kaj UEA. Kaj mi elkore dankas cxiujn auxtorojn, cxiujn legantojn, cxiujn oficistojn kaj volontulojn de la CO de UEA kaj TEJO, la presiston kaj cxiujn, kiuj helpis, subtenis kaj konsilis. Mi volus aparte danki Joel Amis, kiu dum cxiu cxi tempo estis korektisto, auxtoro kaj vic-redaktoro – kaj nun ankaux la edzo :-) Mi same volus aparte danki la estontan redaktoron, Pauxlon, pro lia helpego unue kiel korektisto (ekde somero 2003) kaj kiel vic-redaktoro (ekde auxtuno 2006). Mi ne povas imagi Kontakto-n sen la helpo de Joel kaj Pauxlo! Kaj mi, kiel cxiam, volus peti vin aboni, legi kaj kontribui al Kontakto! Vi povas pli proksime konatigxi kun la estonta redaktoro, Pauxlo, cxe http://eo.wikipedia.org/wiki/Pa%C5%ADlo_Mo%C4%B5ajev Amike vin salutas kaj bondeziras, |
User loginNavigationNew forum topics
Recent blog posts
Monda Kalendaro
|