Survoje al eldono 2008: mankas 568 konfirmoj

Kvankam daŭre alvenas novaj mesaĝoj, dum la pasintaj tagoj mi sukcesis malaltigi la nombron al malpli ol 350 (inkluzive de plurdekoj da paperaj traktendaĵoj).

Mi traktis ĉiujn konfirmojn kiuj alvenis ĝis hieraŭ. La stato nun estas jena:

  • 757 gastigantoj (58%) certe aperos en eldono 2008. Jen la listo.
  • 568 gastigantoj (44%!) ne jam konfirmis. Jen la listo. Se en ĝi aperas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin, prefere telefone, ĉar mi mem jam dufoje provis rete. Eblas ankoraŭ konfirmi ĝis la komenco de decembro, do gravas rapide konfirmi.

Farenda de mi:

  • Trakti la ĉ. 150 aliĝojn. Post tio mi povos pretigi provlegan ekzempleron por la Landaj Organizantoj.
  • Ankoraŭ trafosi la ĉ. 200 erarmesaĝojn kiuj revenis. Tiuj estas plejofte gastigantoj kiuj ŝanĝis retadreson sen informi nin. Eble funkcios ankoraŭ alternativa adreso, aŭ mi povos kontakti ilin per samurbano.
  • Fine mi povos eklabori pri la mapoj kaj cetera finkompilado.

Mi regule aktualigos la staton de la laboro ĉi tie.