Kontakto 1-2008 jam en la reto!

La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2008:1" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). Ĉi numero havas la temon "Neordinaraj hobioj".

Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj numeroj, kies temoj estas:
Numero 223(2008:2). La ĉef-temo – "Teknologioj kaj scienco" (la limdato – la 1a de aprilo)
Numero 224 (2008:3). La ĉef-temo – "Edukado tra la mondo" (la limdato – la 1a de junio)
Numero 225 (2008:4). Politikaj unioj - ĉu vere unuecaj?. (la limdato 1a de aŭgusto)

Ankaŭ alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj kaj tre atendataj!

Amike,
Paŭxlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro